SZANA Sándor (sana) estis hungara pediatro naskita en Temeŝvaro la 18-an de aŭgusto 1868 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de majo 1926.

Kariero redakti

Szana organizis en Temeŝvaro hejmon por trovitaj infanoj, akuŝinstituton, infanpoliklinikon. Li ekigis la unuan kurson de infanvartado, de 1909 ĝis 1921 li estis direktoro de la ŝtata infantrovitejo de Budapeŝto. En 1898 li aperigis monatrevuon titolitan Unsere Gesundheit (Nia sano) en Temeŝvaro.

Verkoj redakti

  • Az elhagyott csecsemők magyar állami védelmének rendszere és eredményei (Bp., 1911);
  • Die Bewertung der Säuglingssterblichkeitsziffern (Berlin, 1916).

Fonto redakti