Sándor Tarics [ŝAndor tariĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarics Sándor estis hungara arkitekto, akvopilkisto, olimpika ĉampiono, inventisto, centjarulo. Lia bofrato estis Oszkár Csuvik.

Sándor Tarics
Sándor Tarics en 2012
Sándor Tarics en 2012
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1913 (1913-09-23)
en Budapeŝto
Morto 21-an de majo 2016 (2016-05-21) (102-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akvopilkisto • arkitektoinĝeniero
vdr

Sándor Tarics[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de majo 2016 en Belvedere (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Sándor Tarics estis akvopilkisto ekde 1929. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1932, poste li akiris arkitekturan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1936. Post la diplomo li laboris ĉe Károly Oltay, sed en la sama jaro li iĝis olimpika ĉampiono en Somera Olimpiko 1936 en Berlino. En 1941 li studvojaĝis en Usono kelkajn monatojn, post 2 jaroj li doktoriĝis en la universitato. En 1948 helpe de stipendio li vojaĝis al Usono, ekde la sekva jaro li instruis en usonaj universitatoj. En 1950 li estis kunposedanto de ateliero, baldaŭ li jam estis sola posedanto. Li inventis tiajn konstruaĵojn, kiuj kontraŭstaras la sismojn. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1936-2011.

Fontoj redakti

Referencoj redakti