Sándor Teplánszky

TEPLÁNSZKY Sándor (tepla:nski) estis hungara pentristo naskita en Arad la 18-an de decembro 1886 kaj mortinta en Budapeŝto en 1944.

Kariero redakti

Teplánszky studis en Budapeŝto en la porintruista ĉeflernejo pri desegno kaj sekvis la artajn principojn de sia majstro Bertalan Székely. Li ellaboris en siaj artverkoj ankaŭ la impresojn de vojaĝo en Belgio kaj Usono. De 1914 ĝis 1931 li havis plurajn retrospektivajn ekspoziciojn. En 1944 la hungaraj faŝistoj forportis kaj mortigis lin.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]