Sándor Thurzó
Sándor THURZÓ [turzO] rumania hungara violonisto, verkisto pri muziko. Li naskiĝis en Oradea la 17-an de marto 1920 kaj mortis la 6-an de septembro 2009 samloke.
Kariero redakti
Sándor Thurzó pristudis muzikon ĉe la violininstruisto Sándor Weiss. De 1936 li ludis en Filharmonia Orkestro ĝis sia pensiuliĝo (1973), intertempe li estis koncertmajstro de la orkestro de teatro (1941–57), muzikgvidanto de pupteatro (1956–59), post 1990 fondinto de la arĉkvarteto Varadinum.
Volumo redakti
- Bartók Nagyváradon, a helyi sajtó tükrében (Bartók en Oradea en la spegulo de la loka gazetaro) (Nv. 2007).
Fonto redakti
- RMIL Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine