VÉGH Sándor (ve:g ŝAndor) estis hungara violonisto, dirigento, altlerneja instruisto naskita en Kolozsvár (nun Cluj en Rumanio) la 17-an de majo 1912 kaj mortinta en Salzburg la 7-an de januaro 1997.

Sándor Végh
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1912 (1912-05-17)
en Kluĵo
Morto 7-an de januaro 1997 (1997-01-07) (84-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioHungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Xandra Vegh
Okupo
Okupo komponistodirigento • universitata instruisto • violonisto
vdr

Biografio redakti

Sándor Végh estis lernanto de Jenő Hubay en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ekde 1926 en Budapeŝto. Li komencis sian karieron kiel solisto (1930). Li estis ano de Magyar Trió (Hungara Triopo) (1931-1934). Li estis fondintano de Magyar Vonósnégyes (Hungara Arĉkvarteto) (1935). Inter 1940-1946 li instruis en la Altlernejo, poste li forlasis Hungarlandon. Li fondis en 1940 la Végh-arĉkvarteton. Li loksidiĝis en 1946 en Bazelo. Kiel dirigento li gvidis la propran kamerorkestron (1968-1971), la Marlboro Festivalorkestron (1974-1977, ekde 1978 en Salzburg la orkestron Camerata Academica. En Cervo (Italujo) li organizis en 1962 festivalon por kamerorkestroj kaj en Prussia Cove (Britujo) internacian muzikseminarion (1971). Li instruis en Bazelo (1953-63), en Freiburg im Breisgau (1954- 62), en Düsseldorf (1963-79), en Mozarteum (Salcburgo, 1871-97). Li gvidis al invito de Pablo Casals majstrokursojn en Zermatt (1952-1962), li estis gasto de la festivalo de Prades (1953-1969).

Elektitaj disĉiploj redakti

Fonto redakti