Sándor Vörös

agronomo

Sándor Vörös [ŝAndor voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös Sándor estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kiskéri [kiŝkEri].

Sándor Vörös
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1847 (1847-02-28)
en Tata
Morto 30-an de aprilo 1918 (1918-04-30) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo agronomo • instruisto
vdr

Sándor Vörös[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1847 en Tata (Hungario), li mortis la 30-an de aprilo 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Vörös maturiĝis en gimnazio en 1865, poste li akiris agronomian diplomon en Tutlanda Ekonomia Instituto en 1867. Li laboris 3 jarojn en bieno, ekde 1870 li instruis en simila instituto apud Kolozsvár, samtempe li akiris plian diplomon. Inter 1875 kaj 1898 li estis institutestro, inter 1898-1907 li estis akademiestro de Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Li studvojaĝis en Eŭropo. Li ricevis la titolojn reĝa konsilisto en 1894, kortega konsilisto en 1905. Li pensiuliĝis en 1907, tamen li laboris plu ĝismorte en Ministerio pri agrikulturo (Hungario).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A mezei gazdaságtan rövid foglalata (1878, 1879, 1899)
  • Külön ismertetők a k.-monostori tanintézetről és kiállításáról (1885)
  • A dohánytermelésről (1893, 6-a eldono en 1907)
  • A gazdaságok berendezéséről (1893, 4-a eldono en 1901)
  • The Agricultural Education Institutions of Hungary (1902)
  • L’état actuel et le passé de l’enseignement agricole en Hongrie (1905)

Fontoj redakti

Referencoj redakti