Sándor Vutkovich (literaturhistoriisto)

Pli aĝa Sándor Vutkovich [ŝAndor vutkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vutkovich Sándor estis hungara literaturhistoriisto, akademia instruisto. Lia filo estis Sándor Vutkovich (juristo), liaj pseŭdonimoj estis Várnai kaj Csákány Laczi [ĉAkAnj laci].

Sándor Vutkovich
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de septembro 1845(nun 1845-09-12)
en Hungario Veszprém (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 13-an de januaro 1905
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Vutkovich (juristo)
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • literaturhistoriisto • lingvisto
vdr

Sándor Vutkovich[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1845 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝtago estas la 21-a) en Veszprém (urbo), li mortis la 8-an de aŭgusto 1938 en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Sándor Vutkovich akiris pedagogian diplomon en 1868, poste li instruis en la cisterciana gimnazio de Pécs. Inter 1870-1876 li instruis la latinan, grekan kaj germanan lingvojn en la katolika gimnazio en Pozono, poste literaturon en la Reĝa Jura Akademio (Pozono). En Pozono li ankaŭ redaktis gazeton kaj li verkis artikolojn eĉ al Veszprém. En 1874 li fondis rondon Toldy, li longe gvidis ĝin kaj ofte prelegis aŭ instruis la hungaran lingvon al nehungaroj. 2 jardekojn li partoprenis en la urbaj kunsidoj de Pozono.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Goethe mint drámaíró (studo, 1870)
  • Magyar Írók Albuma. Élet- és jellemrajzok. (1873)
  • Magyar Írók Névtára. Életrajzi és könyvészeti adatok gyűjteménye. (kunaŭtoro, 1876)
  • Kisded szótár (1882)
  • Töredékek Petőfi Sándor életéből (1883, 1885)
  • Magyartalanságok (1899)
  • Magyarosan (1900)
  • A pozsonyi «Toldy-kör» harminczéves története (elektitaj artikoloj, 1905)

Fontoj redakti

Referencoj redakti