Sándor Wagner
hungara pentristo
Sándor WAGNER [ŝAndor vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo WAGNER Sándor (naskiĝis la 16-an de aprilo 1838 en Pest, mortis la 19-an de januaro 1919 en Munkeno) estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Sándor Wagner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de aprilo 1838 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 19-an de januaro 1919 en Munkeno (Germanio) |
Tombo | Munkeno |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio Translajtio (Hungara Reĝlando) |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno (–1864) Akademio de Belartoj de Vieno (–1856) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto instruisto |
Biografio
redaktiSándor Wagner studis komence pentradon de Henrik Weber en sia naskiĝurbo, poste en Vieno (1854-1856), fine inter 1856 - 1864 en akademio de Munkeno de Carl Theodor von Piloty. Post 2 jaroj li estis vicinstruisto en la akademio, ekde 1869 jam ordinara instruisto ĝis 1910. En la sekvaj jaroj li vojaĝis kelkfoje al Italio kaj Hungarlando. Liaj temoj estis ĉefe la hungara historio, lia ĉefverko estas Dugovics Titusz önfeláldozása, kiu estas videbla en la Hungara Nacia Galerio.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Dugovics Titusz önfeláldozása (1859, vidu la bildon!)
- Izabella búcsúja Erdélytől (1862, vidu la bildon!)
- Eniro de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio
- Pusztai ménes
- Huszárbravúr (vidu la bildon!)
- Debreceni csikósverseny
- Erzsébet magyar királyné (vidu la bildon!)
- Mátyás király legyőzi Holubárt (vidu la bildon!)
- Die Gartenlaube (1877) b 837.jpg|Huszárcsíny
- Portreto pri Alexander Liezen-Mayer (vidu la bildon!)
Elektitaj disĉiploj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- hungare Biografio en Kieselbach: Galéria és Aukciósház
- hungare Biografio kun foto en Arcanum
- hungare Biografio kun bildoj en artmagazin online
- hungare Biografio en artportal. Arkivigite je 2018-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
-
Mátyás király legyőzi Holubárt
-
Izabella királyné búcsúja Erdélytől
-
Erzsébet magyar és cseh királyné, osztrák császárné
-
Alexander Liezen-Mayer