Sári Blaha
Sári Blaha [ŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Blaha Sári estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Soldos Sára Lujza Klára Mária [ŝoldoŝ], ŝia patrino estis Lujza Blaha.
Sári Blaha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Soldos Sára Lujza Klára Mária |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1876 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de februaro 1956 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Lujza Blaha |
Frat(in)o | Sándor Blaha (en) |
Edz(in)o | László Beöthy |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Sári Soldos[1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1876 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de februaro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSári Soldos prenis la patrinan nomon "Blaha," ŝi komencis sian aktoran karieron en Debrecen en 1896. En la sama jaro ŝi apartenis al Népszínház. Siaj sekvaj teatraj stacioj estis teatra trupo de hu:Relle Iván en Pozono kaj Teatro Magyar en 1900. Baldaŭe ŝi forlasis la aktoran karieron sen iu ajn sukcesoj. Ŝia edzo estis László Beöthy (teatrestro) inter 1897-1900.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Télen (1896) - Annuska
- Nagyapó (1898)
- New-York szépe (1900)