Sândominic
Sândominic [sındominik] (hungare: Csíkszentdomokos [ĉiksentdomokoŝ]) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc. Ĝi estas la plej norda komunumo de la baseno. La nomo de ĝia fervojstacio estas Izvorul Olt (Oltfonto). En 1910 ĝi nombris 5 391, en 1992 6 676 loĝantojn (99 % da hungaroj). Urbo Bălan apartenis al ĝi. Ĝia katolika preĝejo estas gotikstila sur romanepokaj bazoj kaj konstruiĝis verŝajne inter 1500 kaj 1510. Dum somero de 1907 Béla Bartók kolektis popolmuzikon en komunumo.
Sândominic | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Csíkszentdomokos (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 35′ N, 25° 48′ O (mapo)46.57916666666725.793055555556Koordinatoj: 46° 35′ N, 25° 48′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 756 m | |
Poŝtkodo | 537275 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 6.110 (en 2011) | |
– vilaĝo | 6.408 (en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85760 | |
Historio
redaktiĜis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). En oktobro de 1944 simile kiel en Aita Seacă rumanaj naciismaj krimuloj, eluzinte la vakuon aŭtoritatan, dum kelkaj tagoj terorizis la komunumon kaj mortpafis 14 sikulojn, inter ili unu 86-jaran virinon.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
redakti- András Albert (13-a de julio 1905 – 1949): fabelrakontisto, aŭtobiografiisto[1][rompita ligilo]
- Barnabás Bara (n. 6-a de majo 1960): skulptisto, instruisto.
- Andreo Báthori, somlyói (1566 ? – Csíkszentdomokos, 31-a de oktobro 1599): kardinalo, reganto de Transilvanio ekde 30-a de marto 1599 en teritorio de vilaĝo estis mortigita de sikuloj.
- Rozália Duduj: polpolmuzikistino
- Lajos Jakab (29-a de septembro 1929 – Kluĵo, 18-a de julio 2000) operkantisto (tenoro), aktoro.
- János Hankó (26-a de aprilo 1897 – Budapeŝto, 9-a de julio 1969): grafikisto.
- Gyárfás Kurkó (2-a de decembro 1909 - Braŝovo, 21-a de majo 1983): politikisto, verkisto.
- Áron Márton: episkopo, publikviva persono, publicisto.
- István Márton (2-a de novembro 1792 – ?): instruisto, kanoniko, sanktseĝa asesoro
- Árpád Szabó (n. 4-a de septembro 1976): pentristo.
- Gergely Szabó popolpoeto (? - 1958)
Bibliografio
redakti- Dr. Balázs Lajos: Csíkszentdomokos – monografio. Pro-Print Rt, Csíkszereda, 1999
- Dr. Balázs Lajos: Az én tisztességes napom – Párválasztás és lakodalom Csíkszentdomokoson. Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1994.
- Dr. Balázs Lajos: Menj ki én lelkem a testből – Elmúlás és temetkezés Csíkszentdomokoson. PALLAS-AKADÉMIA, Csíkszereda, 1995.
- Dr. Balázs Lajos: Szeretet fogott el a gyerek iránt – A születés szokásvilága Csíkszentdomokoson. PALLAS-AKADÉMIA, Csíkszereda, 1999.
- Ferenczes István: Székely apokalipszis. Kájoni János Kiadó, Csíkszereda, 1994. (Ĝi temas pri la krimoj faritaj en oktobro 1944)
- Kristály Lajos – Kristály Matild: Domokosi nagy hegy alatt, (la kantata popolmuziko de la vilaĝo), 2009.
- Belatini Braun Olga: Estefia, Éjfélfia, Hajnalfia. Csíkszentdomokosi népmesék, Balassi Kiadó, 2013.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de regioneta televido: [2]
- Interaga mapo de distrikto
-
Situo en la distrikto