São Caetano do Sul

São Caetano do Sul (loke sufiĉas São Caetano) estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo (urbo), same al São Paulo (mikroregiono).

São Caetano do Sul
Montagem São Caetano do Sul (SP).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 957  (2020) [+]
Loĝdenso 10 564 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 37′ S, 46° 34′ U (mapo)-23.6131956-46.5712354Koordinatoj: 23° 37′ S, 46° 34′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 15,331 km² ( 153 3.1 ha) [+]
Situo de São Caetano do Sul

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo São Caetano do Sul [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Larĝa foto pri kampuso de São Caetano do Sul
São Caetano en la subŝtato (ruĝe, tamen apenaŭ videbla).

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

São Caetano do Sul situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Santo André, São Bernardo do Campo kaj San-Paŭlo (urbo). Tiu ĉ lasta urbo troviĝas 9, la ĵus menciita São Bernardo do Campo 11, Guarulhos 15, Atlantiko 70, Campinas 94, Nova Iguaçu 332, Curitiba 338, Rio-de-Ĵanejro 349, Belo Horizonte 492, Goiânia 821, Porto Alegre 850, Braziljo 881, Campo Grande 901, Salvador de Bahio 1454, Maceió 1931, Teresina 2098, Recife 2130, Natalo (Brazilo) 2325, São Luís 2358, Belém 2472, Manaus 2699 km.

 
Panoramo en São Caetano do Sul
 
Rivero en São Caetano do Sul

HistorioRedakti

São Caetano do Sul estis fondita en 1631 fare de benediktanoj. La iama vilaĝo fariĝis sidejo de la komunumo en 1948. Dum la longa historio precipe alvenis italoj, hispanoj, portugaloj, germanoj kaj japanoj.

EkonomioRedakti

São Caetano do Sul formas kun la najbaraj municipoj Santo André kaj São Bernardo do Campo industrian zonon "ABC" (aŭtoj, kamionoj, teksaĵoj, aparatoj, kemiaĵoj, farmaciaĵoj).

KlimatoRedakti

São Caetano situas en humida subtropika klimato. Jare pluvas 1361 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, en januaro kaj februaro estas 21 °C, en junio kaj julio nur 15 °C.

TrafikoRedakti

En São Caetano aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, sed funkcias ankaŭ navedotrajno. La plej proksima flughaveno funkcias en San-Paŭlo.

 
Kirko en São Caetano do Sul
 
Avenuo en São Caetano do Sul

ĜemelurbojRedakti

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti