Aertelfero Schwägalp-Säntis

(Alidirektita el Säntis-Aertelfero)

La Aertelfero Schwägalp-Säntis (germane: Luftseilbahn Schwägalp-Säntis; mallongigo: LSS) estas aertelfero en orienta Svislando en Kantono Apencelo Ekstera, kiun funkciigas la entrepreno Säntis-Schwebebahn AG, kiu kondukas de Schwägalp al la kulmino de Säntis. Oni nomas ĝin mallonge ankaŭ simple Säntistelfero (germane Säntisbahn).[1]

Aertelfero Schwägalp-Säntis

Priskribo redakti

La valstacio de la Säntistelfero situas sur la pasejkulmino de Schwägalp en la komunumo Hundwil je alteco de 1360 m s.m. kaj ĝia montstacio troviĝas sur la kulmino de la monto Säntis je 2501,4 m s.m.. La telfero havas longecon de 2307 m kaj pasas altecdiferencon de 1123 m.

Historio redakti

La unua aertelfero de Schwägalp al Säntis estis konstruita inter la jaroj 1933 ĝis 1935 post fiasko de pluraj projektoj kun la celo de konstruado de dentoradfervojo al Säntis aŭ ek de WasserauenUnterwasser. En la jaro 1960 la malnovaj kabinoj estis anstataŭigitaj per pli granda modelo. Inter la jaroj 1968 kaj 1976 la Säntistelfero estis komplete novkonstruita kaj en la jaro 2000 estis aĉetitaj novaj aertelferkabinoj.

Turismo redakti

La Säntisaertelfero nuntempe estas unu el la plej multe utiligata aertelferoj de Svislando. En 2007 la aertelfero transportis 462297 entute pasaĝerojn. La valstacio facile atingeblas per privata aŭto, sed ankaŭ per poŝtaŭto ek de la fervojstacidomoj de UrnäschNesslau. Ĉe la valstacio troviĝas montara hotelo, sur la kulmino troviĝas du panoramorestoracioj kun diversaj konferenc- kaj seminarisalonoj.

La entrepreno en ciferoj redakti

Säntis Schwebebahn AG estas akcisocieto laŭ svisa juro kun leĝa sidejo en Urnäsch, Kantono Apencelo Ekstera. La societo kapitalo estas 1,2 milionoj da svisaj frankoj, kaj konsistas el 24000 registritaj akcioj de po CHF 50.-. En la entrepreno laboras depende de la sezono inter 60 kaj 100 personoj, la asekura valoro de la instalaĵoj sumas je 91,5 milinoj da svisaj frankoj. La jara vendocifero en 2007 estis 13,398 milionoj da svisaj frankoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti