Séran estas rivero en Francio, en la departemento Ain, dekstra alfluanto de Rodano en la komunumo Cressin-Rochefort.

Séran
rivero
Bazaj informoj
Longeco 41,8 km
Akvokolekta areo 200 km²
Averaĝa trafluo 3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 950 m
Enfluejo Rodano en Cressin-Rochefort
- Alteco 220 m
Geografio
Alfluantoj Groin, Rojo des Rousses
Map
Kategorio:Riveroj en Francio
vdr

Ĝi fontas sur la Altebenaĵo de Retord apud la vilaĝo Les Viures en la komunumo Le Grand-Abergement, kaj fluas suden, faranta limon inter Le Grand-Abergement kaj Le Petit-Abergement. Ĉi-tiu "oficiala" fonto estas foje senakva.

Inter Ruffieu kaj Hotonnes, ĝi akvas la lageton "Étang de la Vendrolière". Ĝi limas inter la komunumoj Songieu kaj Lompnieu, Sutrieu kaj Champagne-en-Valromey, Belmont-Luthézieu kaj Vieu. En tiu-ĉi regiono, ĝi ricevas akvon de multenombraj alfluantetoj, inter kiuj Bief de la Coux, Bief de sous Ruffieu, Rojo Le Chevrier, Bief des Crouis, Rojo de la Faverge, Bief de sous Pré Neuf, Rojo de Muffieu ...

En komunumo Artemare, ĝi ricevas ĝian ĉefan alfluanton: rivero Le Groin (aŭ rivero Arvière) post akvofalo de ĉirkaŭ 50 m de alto apud la vilaĝeto Cerveyrieu. Tie ĝi ankaŭ ricevas rojojn de Laval kaj riveretojn Yon kaj Eau Morte.

De tie ĝi fluas sud-orienten tra Marlieu, Talissieu, Ceyzérieu, Béon, kie, ricevante Rojo des Rousses, ĝi turnas suden, Flaxieu, Pollieu kaj Cressin-Rochefort kie sifono trafluigas ĝin sub kanalo de devojigo de Rhodano antaŭ alflui brakon de Rodano nomata Lône[1]de Moiroud.

Ĝia ĉefa alfluanto estas rivero Arvière kiu fontas en komunumo Brénaz al alteco de 1 230 m. sur la deklivo de monto L'Hergues. Ĝi trafluas poste Lochieu, Virieu-le-Petit, Vieu (kie ĝi prenas la nomon Le Groin), kaj Artemare kie ĝi alfluas la maldekstran bordon de Séran.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La termino Lône signifas morta brako sur Rodano.

Eksteraj ligiloj redakti