Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Séverine (Tramtransporto en Parizo).

Séverine, naskonome Caroline Rémy (naskiĝis la 27-an de aprilo 1855(nun 1855-04-27) en Parizo, mortis la 24-an de aprilo 1929 en Pierrefonds) estis franca verkistino.

Séverine
Séverine Atelier Nadar 01.png
Persona informo
Naskonomo Caroline Rémy
Aliaj nomoj Arthur Vingtras • Séverine
Naskiĝo 27-an de aprilo 1855 (1855-04-27)
en Parizo
Morto 24-an de aprilo 1929 (1929-04-24) (73-jara)
en Pierrefonds
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Antoine-Henri Montrobert • Adrien Guébhard
Amkunulo Jules Vallès • Georges de Labruyère
Infano Roland Guebhard
Profesio
Profesio aktivulo • ĵurnalistoverkisto • media proprietor • feministo • sufrageto
Information icon.svg
vdr
Caroline Rémy pentrita de Renoir

Konatiĝinte en 1880 en Bruselo kun Jules Vallès, ŝi iĝis fervora adepto de liaj teorioj, skribis en la socialismaj organoj kaj partoprenis en la eldono de romanoj de Vallès. Post lia morto, kaj ĝis 1888, ŝi gvidis la ĵurnalon kiun li fondis «Le Cri du peuple».

Ekde tiam Séverine laboris en diversaj organoj de la gazetaro, ĉiam estante varmega ĉampiono de ĉiuj subpremataj kaj ofendataj (aparte, ŝi apogis aktive Dreyfus kaj Sacco kaj Vanzetti). En 1892, ŝi ricevis grandan reeĥon de sia renkontiĝo kun papo Leono la 13-a, kun kiu ŝi parolis pri la socia demando. Ekde 1898, ŝi gvidis la virinan gazeton «La Fronde», kiu estis la organo de la feminisma movado (ĉiuj ĝiaj oficistoj estis virinoj) samtempe donante grandan atenton al ĉiuj aktualaj temoj.

Ŝi apogis la Oktobran Revolucion en Rusio, en 1921-1922 ŝi estis membro de la Franca Komunista Partio; ŝi forlasis ĝin por konservi sian membrecon en la Ligo de Homaj Rajtoj.

OmaĝoRedakti

En Parizo, haltejo Séverine de tramvojo T3b, inaŭgurita la 15-an de decembro 2012, portas ŝian nomon.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti