Gligorești
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Sószentmárton)
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en distrikto Cluj. Por informoj pri vilaĝo en distrikto Alba, vidu la artikolon Gligorești (Alba).
Gligorești [gligoreŝtj] (hungare Sósszentmárton [ŝossentmarton]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Cluj-Napoca. Administre ĝi apartenas al Luna.
Gligorești | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Cluj | ||
Alinome | Sósszentmárton (hungare) | ||
Komunumo | Luna (Cluj) | ||
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | ||
Situo | 46° 27′ N, 23° 59′ O (mapo)46.44833333333323.976388888889Koordinatoj: 46° 27′ N, 23° 59′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 288 m | ||
Poŝtkodo | 407361 | ||
Loĝantaro | 575 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 58339 | ||
Gligorești havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Războieni kaj Târgu Mureș; la haltejo tamen situas en la apuda distrikto Mureș.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 552 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 532 (rumanoj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)