Söğüt
Söğüt ([ˈsœ.yt]) (Turke por "saliko") (en greka: Θηβάσιον aŭ Θηβάσιο) estas urbo kaj distrikto en Provinco Bilecik, Turkio. Ĝi estas en la Marmora regiono de nordokcidento de la lando, kun areo de 599 km², lime kun Bilecik okcidente, Gölpazarı norde, İnhisar nordoriente, Tepebaşı (Eskişehir) sudoriente, kaj Bozüyük sudokcidente. Söğüt distrikto havas 5 kvartalojn kaj 23 vilaĝojn, kun loĝantaro laste registrita en 21 012 civitanoj (2000), sed laŭ ĉirkaŭkalkulo de 2010 tio malaltiĝis al 19 425.

Söğüt | |||
---|---|---|---|
| |||
distrikto de Turkio urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 244 (2018) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 30° 11′ O (mapo)40.01861111111130.181388888889Koordinatoj: 40° 1′ N, 30° 11′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Söğüt famas kiel la fonda loko kaj unua ĉefurbo de la Otomana Imperio el 1299 ĝis 1335.
Artefaktoj pri la Historio de Turkio kaj real-grandaj statuoj de Otomanaj sultanoj estas montritaj en la Söğüt Etnografia Muzeo. Ĝi estas ankaŭ la 3a plej granda distrikt-centro en sia provinco post Bozüyük kaj Bilecik.
Fonto
redakti- Farrell, Brian P.; Fairey, Jack, eld. (2018). Empire in Asia: A New Global History From Chinggisid to Qing. 1. Bloomsbury Publishing.