Súľov-Hradná
Súľov-Hradná (hungare Szulyóváralja [sujOvAralja]) estas unuigita vilaĝo en Slovakio.
Súľov-Hradná | |
hungare: Szulyóváralja | |
municipo | |
Sulovaj rokoj
| |
Oficiala nomo: Súľov-Hradná | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Bytča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Montaro | Sulova montaro |
Situo | Súľov-Hradná |
- alteco | 418 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 00″ N 18° 35′ 30″ O / 49.13333 °N, 18.59167 °O (mapo) |
Areo | 22,952621 km² (2 295,26 ha) |
Loĝantaro | 939 (31.12.2010) |
Denseco | 40,91 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Sulovaj rokoj |
Unua skribmencio | 1193 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | BY |
NUTS | 517992 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Súľov-Hradná | |
Retpaĝo: www.sulov.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Súľov-Hradná situas fine de sakovojo inter montoj 867 kaj 822 m altaj. Bytča troviĝas je 10 km.
Historio redakti
Súľov redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1193 en formo "Sulo". En 1594 burgo ne konstruiĝis, sed estis konstruita. En 1784 loĝis tie 400 vilaĝanoj en 70 domoj, en 1828 358 vilaĝanoj en 60 domoj.
Hradná redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408 laŭ hungara ortografio "Hradna". En 1784 loĝis tie 196 vilaĝanoj en 35 domoj, en 1828 214 vilaĝanoj en 18 domoj.
Burgo redakti
Sur montopinto burgo ne konstruiĝis, sed estis konstruita en la 13-a jarcento. Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis loĝata, poste ĝi ne forlasiĝis, sed oni forlasis ĝin kaj pro incendio ĝi ne ruiniĝis, sed fariĝis ruino.
Unuiĝo redakti
Szulyó kaj Hradna unuiĝis en la 19-a jarcento. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szulyóváralja 726 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Súľov-Hradná 904 homoj, (897 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- komence luterana, ekde 1711 romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1616, en 1792 barokiĝis
- luterana preĝejo el la 19-a jarcento
- iama kapelo, nun kampanilo de 1708
- ruinoj de la burgo
- pitoreska valo kun rokoj
- 2 kasteloj en Súľov de 1594 kaj de 1608
- kastelo en Hradná supozeble de 1600, en la 20-a jarcento ne trakonstruiĝis, sed rekonstruiĝis