Distrikto Südliche Weinstraße

(Alidirektita el Südliche Weinstraße)
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Landau
Areo: 639 km²
Loĝantoj: 112631
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 170
Aŭtokodo: SÜW
Municipokodo: 07337
Komunumoj: 75
Adreso de la
distrikta administrejo:
An der Kreuzmühle 2
76829 Landau in der Pfalz
rete: www.suedliche-weinstrasse.de
retpoŝte: info@suedliche-weinstrasse.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Südliche Weinstraße, "suda vinvojo", situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Landau, kiu ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata de ĝi. Tra la distrikto kondukiĝas, tial la nomo, la turisma vojo Germana Vinvojo.

Najbaras la distriktoj Südwestpfalz, Bad Dürkheim kaj Germersheim kaj Birkenfeld plus la eksterdistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße en Rejnlando-Palatinato, krome la departemento Bas-Rhin de Francio.

Montoj redakti

La monto Kalmit, malofte ankaŭ nomata Granda Kalmit , apud Maikammer en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße estas kun alteco de 672.6m super marnivelo la plej alta monto de la Palatinata montaro kaj post la Donnersberg la dua plej alta pinto de regiono Palatinato.

La monto Roßberg (tradukita: ĉevala monto) apud Ramberg en la distrikto Südliche Weinstraße, estas kun sia alteco de 637,0 m super marnivelo la tria plej alta monto de la mezmontaro Palatinata arbaro.

La Rotsohlberg, ankaŭ skribata Rothsohlberg, estas 607,1 m alta monto en la Meza Palatinata Arbaro. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Maikammer en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße.

La Orensberg estas 581,2 m alta monto en la Palatinata Arbaro. Ĝi situas apud Frankweiler en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße kaj apartenas al la regiono Dahn-Annweiler-Felsenland.

Riveroj redakti

Komunumaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti