Sĥoneo (helene Σχοινεύς, latine Schoeneus) estis en la helena mitologio boiota reĝo, patro de ĉasistino Atalanto.

Sĥoneo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Atamanto
Patrino Themisto
Gefratoj Leucon • Ptous • Erythrios
Infanoj Atalanta
vdr

La reĝo Sĥoneo kaj lia edzino Klimeno naskigis filinon Atalanton. Sed la patro sopiris filon kaj filinon volis neniukaze. Ordonis lasi ŝin en arbaro, supozante, ke ŝi tie pereos. Ne konjektis, ke trovos ŝin kaj transprenos por edukado ursino.

Atalanto elkreskis en belan knabinon kaj faman ĉasistinon, kiu egaliĝis al viroj per sia forto, persistemo kaj ĉasista arto kaj allogis ilin ankaŭ pro sia beleco.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schoineus en la ĉeĥa Vikipedio.