Sławomir BUBICZ (naskiĝis la 19-an de februaro 1957 en Lublin, mortis la 4-an de novembro 2021 samloke) estis pola jogano, pioniro de moderna Hatha Jogo en Pollando, eldonisto, tradukisto, vegetarano, fondinto de la Akademio de Hatha Jogo en Varsovio, Eldonejo Virya kaj restoracio Sadhu Café (m. 2021)

Sławomir Bubicz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1957 (1957-02-19)
Morto 4-an de novembro 2021 (2021-11-04) (64-jaraĝa)
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Familio
Patrino Maria Bubicz vd
Gefratoj Aleksandra Bubicz-Mojsa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Magistro pri psikologio ĉe Katolika Universitato de Lublin. Kunlaboris kun Jerzy Grotowski.

En Barato pasigis 8 jarojn, kie vizitadis i. a. Muktananda, Nisargadatta, Goenka kaj Jiddu Krishnamurti. Li sekvis ĉefe spiritan padon de B.K.S. Iyengar. De 1984 estis populariganto de moderna Hatha Jogo.

Publikaĵoj redakti

  • B.K.S. Iyengar: Joga (Jogo), tradukis el la angla Sławomir Bubicz, Państwowe Wydawnictwo Naukowe: Warszawa 1990, ISBN 83-01-09259-9; 2-a eldono, (nova redakto) Światło jogi. Yoga dīpikā (La lumo de jogo), tradukis kaj redaktis Sławomir Bubicz, Vīrya: Warszawa [1996], ISBN 83-903217-1-8
  • B.K.S. Iyengar: Pranajama, sztuka oddychania w jodze. prāṇāyāma dīpikā (Pranajamo, la arto spiri en jogo), tradukis Liliana Pechal, Vīrya: Warszawa [1996], p. 277, ISBN 83-903217-2-6
  • B.K.S. Iyengar: Drzewo Jogi (La arbo de jogo), tradukis Sławomir Bubicz, Vīrya: 2000 (aŭ poste), p. 192, ISBN 83-903217-9-3
  • Śri Pattabhi Jois: Joga Mala, tradukis Marcin Januszkiewicz, Vīrya: 2000 (aŭ poste), p. 167, ISBN 83-903217-4-2
  • B.K.S. Iyengar: Joga światłem życia. Wewnętrzna droga ku przemianie (Jogo kiel viv-lumo. Interna vojo al transformo), tradukis Anna Klajs, redakto de Sławomir Bubicz, Galaktyka: Lodzo 2006, 2-a eldono: 2016, ISBN 978-83-7579-189-1
  • Gita S. Iyengar: Joga doskonała dla kobiet (Jogo perfekta al virinoj), Vīrya: 2018 (aŭ poste), p. 382 ISBN 978-83-960035-0-8; 2- eldono, Vīrya: Warszawa 2021, ISBN 978-83-960035-0-8 (elektronika versio)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Joanna Podgórska, Pan od jogi (Sinjoro de jogo), p. 33-35, en: „Polityka”, 8.12-14.12.2021

Eksteraj ligiloj redakti