Sōjiji

Budatemplo en la gubernio Kanagaŭa, Japanio

Sōjiji (總持寺) estas unu el la du ĉefaj bikŝuejoj (japane 大本山, daihonzan de la zena skolo Sōtō, kune kun Eiheiji en la gubernio Fukui.[1]

Sōjiji
總持寺
Sanshōkaku, unu el la konstruaĵoj en Sōjiji
   Bikŝuejo  
Loko: 2-1-1, Curumi, Jokohamo, Japanio Japanio
Skolo: Rinzai
Ĉefa budho: La budho Gotamo
Funkcia statuso: Ĉefa bikŝuejo (大本山)
Fondinto: La bikŝuo Keizan
Retejo: http://sojiji.jp/
vdr

La bikŝuejo estis fondita en 740 kiel bikŝuejo de la skolo Shingon. Sub la patroneco de la imperiestro Go-Daigo,[2][3] Keizan fondis la nunan bikŝuejon en 1321[4] kaj renomis ĝin Sōjiji. Ĝi havas ĉ. dudek konstruaĵojn en Curumi, Jokohamo.

Referencoj redakti

  1. Touring Venerable Temples of Soto Zen Buddhism in Japan Plan (angle). SotoZen-Net. Alirita 16 Marto 2012.
  2. Sojiji. A Guide to Kamakura. Asahi net (Marto 2012). Arkivita el la originalo je 4 Marto 2012. Alirita 14 Marto 2012. Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Heine, Steven. (2008) Zen skin, Zen marrow: will the real Zen Buddhism please stand up? (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-532677-2.
  4. Head Temples (angle). SotoZen.net. Alirita 15 Marto 2012.