Santeshivara Lingannaiah BHYRAPPA (ಸಂತೇಶಿವರ ಲಿಂಗಣ್ಣಯ್ಯ ಭೈರಪ್ಪ, 26-a de julio 1931) estas romanisto, filozofo kaj scenaristo de Barato kiu verkas en kanara. Lia verkato estas populara en la ŝtato Karnataka kaj li estas amplekse konsiderata kiel unu el la popularaj romanistoj de moderna Barato.[1] Liaj romanoj estas unikaj laŭ temoj, strukturo kaj roluloj.[2] Li estis inter la plej vendantaj verkistoj en Kanara lingvo kaj liaj libroj estis tradukitaj en hinda kaj marata en kiuj ili estis same bone venditaj.[3]

S.L. Bhyrappa
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1931 (1931-08-20) (92-jaraĝa)
en Hassan district
Lingvoj kanara vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Maharaja Sayajirao University of Baroda • Maharaja's College, Mysore vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Daatu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkoj de Bhyrappa ne kongruas kun specifa ĝenro de nuntempa Kanara literaturo kiel "Navodaĝa", "Navja", "Bandaĝa", aŭ "Dalita", parte pro la gamo de temoj pri kiuj li verkas. Liaj gravaj verkoj estis en la centro de kelkaj ardaj publikaj debatoj kaj polemikoj.[4] Li ricevis la 20an premion Saraswati Samman en 2010.[5] En Marto 2015, Bhyrappa ricevis la premion de la Sahitĝa Akademi.[6] La Registaro de Barato atribuis al li la civilan honoron Padma Shri en 2016.[7]

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • Gatha Janma Matteradu Kathegalu (1955)
  • Bheemakaaya (1958)
  • Belaku Mooditu (1959)
  • Dharmashree (1961)
  • Doora saridaru (1962)
  • Matadana (1965)
  • Vamshavriksha (1965)
  • Jalapaata (1967)
  • Naayi Neralu (1968)
  • Tabbaliyu Neenade Magane (1968)
  • Gruhabhanga (1970)
  • Nirakarana (1971)
  • Grahana (1972)
  • Daatu (1973)
  • Anveshana (1976)
  • Parva (1979)
  • Nele (1983)
  • Sakshi (1986)
  • Anchu (1990)
  • Tantu (1993)
  • Saartha (1998)
  • Mandra (2001)
  • Aavarana (2007)
  • Kavalu (2010)
  • Yaana (2014)
  • Uttarakaanda (2017)

Membiografio redakti

  • Bhitti

Kritikaro redakti

Referencoj redakti

  1. "S L Bhyrappa". Retejo de India book club. The India Club. Arkivita el la originalo la 10an de Julio 2007. Alirita la 26an de Majo 2021.
  2. Novelist S.L. Bhyrappa. Vikas Kamat on Kamat's Potpourri. Kamat's Potpourri. Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro 2007. Alirita 22a de Junio 2007.
  3. "Personalities of Mysore". Retejo de Dasara Committee. Mysore city corporation. Arkivita el la originalo la 26an de Aŭgusto 2007. Alirita la 26an de Majo 2021.
  4. "Still on top of the charts", The Hindu, 28a de Januaro 2005. Arkivigite je 2007-03-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-26. Alirita 2021-05-25.
  5. Eminent Kannada Author S. L. Bhyrappa awarded 20th Saraswati Samman for His Novel Mandra. Arkivita el la originalo je 31a de Aŭgusto 2019. Alirita 30a de Januaro 2020.
  6. Sahitya Akademi elects S L Bhyrappa, C Narayana Reddy as fellows. NetIndian. Arkivita el la originalo je 15a de Marto 2015. Alirita 9a de Marto 2015.
  7. Padma Awards 2016. Press Information Bureau, Government of India (2016). Arkivita el la originalo je 29a de Marto 2019. Alirita 2a de Februaro 2016.

Literaturo redakti

  • Bhitti (Canvas) de S.L. Bhyrappa, membiografio
  • Naaneke Bareyuttene de S.L. Bhyrappa, esearo pri verkado
  • S. L. Bhyrappa Badaku-Baraha de Nagaraj Neeragunda pri la vivo kaj verkaro de S.L. Bhyrappa

Eksteraj ligiloj redakti