SS (organizaĵo)

nazia kvazaŭmilitistaro

La organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS aŭ per runoj Runic "SS" estis grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler kaj ekzistis inter la jaroj 1922 kaj 1945. Parto de ĝi estis la milita fako Waffen-SS ("Armita SS"), kiu kulpis pri multaj aparte kruelaj krimoj de la Dua Mondmilito. La SS estas la runoj sigel t.e. ŜŜ.

SS
emblemo
flago
kvazaŭmilitistaro • squadron • armea organizaĵo
Komenco 4-a de aprilo 1925 vd
Fino 8-a de majo 1945 vd
Antaŭe Q96680094 • Stoßtrupp Adolf Hitler vd
Geografia situo 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 58″ O (mapo)52.50694444444413.382777777778Koordinatoj: 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
Sidejo Berlino
SS (organizaĵo) (Berlino)
SS (organizaĵo) (Berlino)
DEC
SS (organizaĵo)
SS (organizaĵo)
Map
SS (organizaĵo)
Agareo

politika reprezalio
genocido
milito
• subpremo
• kontraŭinsurekcia agado

Ideologio

naziismo

Moto Meine Ehre heißt Treue
Ĉefestro(j) Reichsführer-SS vd
Filioj Allgemeine SS • SS-Totenkopfverbände • SicherheitspolizeiSicherheitsdienstOrdnungspolizei • SS-Verfügungstruppe • Waffen-SS • SS-Ärztliche Akademie vd
Posedatoj Ostindustrie vd
vdr
emblemo kaj flago de SS kaj Waffen-SS, kun la runoj sigel t.e. ŜŜ
Ĉapo kun la simbolo de SS

Historio de la organizaĵo SS redakti

La historio de la nazia organizaĵo SS (Schutzstaffel) estas sufiĉe komplika kaj ties kompreno postulas bonajn konojn pri interrilatoj en Tria regno. Heinrich Himmler estis komisiita, por ke li organizu SS-on ne kiel policajn trupojn, sed kiel veran eklezian ordenon, hierarkigita de laikaj fratoj ĝis superuloj.

En la plej altaj sferoj troviĝas viroj konscie respondecaj por Nigra Ordeno, kies ekzistado cetere estis neniam oficiale agnoskita de la naziisma partio. En la sino de la partio mem oni parolis pri tiuj, kiuj „apartenis al interna rondo“, sed neniam ili ricevis leĝan markigon. Ŝajnas esti certe, ke doktrino, neniam plene publikigita, konsistis en absoluta kredo en fortoj tute transpaŝantajn kutimajn homajn fortojn. En eklezio oni diferencas teologion, konsiderata kiel scienco, de mistiko intuicia kaj nesciigebla. Laboro de kompanio Ahnenerbe (konsistero de SS, kiu esploris heredaĵojn de antaŭuloj kaj okultaj praktikoj) estas teologia paĝo, Nigra Ordeno estas mistika paĝo de la pseŭdomitologia Thule-societo.

„Mi malkaŝos al vi sekreton,“ diris Adolf Hitler al Hermann Rauschning, „ mi estas fondanta ordenon.“ Kaj li elvokas antaŭ li burgojn, kie okazos la unua sanktigo. Kaj li aldiras: „De tie ekestos la dua grado de homo, kiu estos mezuro kaj centro de la mondo, homo-dio. Homo-dio, la belega enkorpigo de estaĵo, estos kvazaŭ bildo de la kulto... Sed estas gradoj, pri kiuj ne estas permesite al mi paroli...“

Historio de la Armila SS (Waffen-SS) tuŝas ĝis la jaro 1933, kiam Hitler donis al sia „Stabswache“ nomon „Leibstandarde SS-Adolf Hitler“ (regimento de persona gardistaro de Adolf Hitler) kreante al ĝi armitan formacion sendependa de regula armeo kaj polico.

Komence de la jaro 1936 okazis divido de kazernigitaj taĉmentoj de SS je du bazaj formacioj: SS-Verfügungstruppe (kien enfalis ankaŭ la regimento „Leibstandarde SS-Adolf Hitler“) kaj SS-Totenkopfverbände, kiuj estis destinitaj por apartaj celoj de politika karaktero. En la tempo de paco rekrutiĝis el tiuj ĉi taĉmentoj gardistaroj de koncentrejoj kaj malliberejoj, okaze de mobilizo ili estis servontaj kiel rezervistaro por Verfügungstruppe.

Plua grupo estis ĝenerala SS (Allgemeine SS). Allgemeine SS koncentrigas anojn, kiuj ne estas parto de daŭraj kazernigitaj taĉmentoj, sed ili partoprenas regulajn soldatekzercojn kaj politikan instruadon. Allgemeine SS estas ĉefa apogo kaj enkadra rezervo de la kazernigitaj taĉmentoj de SS aŭ Verfügungstruppe kaj Totenkopfverbände.

Anoj de Waffen-SS estis unuavice soldatoj, ili ne havis multon komunan kun anoj de SS en diversaj okupaciaj organizaĵoj k.s. (tio estis anoj de Allgemeine SS), plu taĉmentoj de Waffen-SS ne servis kiel gardistaroj en koncentrejoj kaj ili ne partoprenis aktive en Holokaŭsto (tio estis anoj de SS-Einsatzkommando kaj SS-Totenkopfverbände). Memkompreneble, ke ili estis anoj de Waffen-SS, kiuj deĵoris ankaŭ en tiuj ĉi taĉmentoj, sed temis pri esceptoj.

En oktobro de 1936 estis enkadre de Ĉefa oficejo de SS ( Heinrich Himmler estris al ĝi) kreita „Inspektorat Verfügungstruppen“ subgvide de Paul Hausser – la eksa generalo de Reichswehr, pli malfue estro de Der Stahlhelm (rondo je Berlino-Brandenburgio). Post tio, kiam Der Stahlhelm unuiĝis kun SS, Hausser estis por mallonga tempo Standartenführer SA, sed tre rapide li transiris en novan funkcion – komandanton de oficira lernejo SS-Junkerschule Braunschweig. Samtempe kun sia nomigo de SS-Brigadenführer Hauser fariĝis en la jaro 1936 ĉefa inspektisto de Verfügungstruppen. Li estis ŝanĝonta laŭ armea flanko malforte instruitajn taĉmentojn de SS (kies nombrostato tiam atingis proksimume 8500 virojn) en perfekte ekzercitajn kaj per modernaj armiloj ekipitaj trupojn.

Elektado respondis al severaj kriterioj de naziismo|nazia monda opinio kaj apartenantaj korpaj postuloj (minimuma persona alteco por Leibstandarte faris 180 cm, por ceteraj taĉmentoj 175 cm). Tempo de daŭro de la deĵoro ĉi tie poste estis destinita por ordinaraj anoj al 4 jaroj, por suboficiroj al 12 jaroj kaj por oficiraro al 25 jaroj. Malfermitan vojon en tiujn ĉi formaciojn havis precipe anoj de la nazia junulara organizo Hitlerjugend.

En la jaro 1937 Verfügungstruppen konsistis el tri regimentoj: Germania, Leibstabdarte Adolf Hitler kaj Deutschland. Oficiraj kadroj de SS lernis en du lernejoj: Junkerschule Braunschweig kaj Junkerschule Bad Tölz, kiuj pojare edukis sume 400 oficirojn.

Mision de tiuj ĉi formacioj, kiuj fariĝis embrio de la malplifrua Armila SS (Waffen-SS), difinis Himmler mem tiel ĉi: „Verfügungstruppe estis organizita tial, por ke ĝi partoprenu en milito batalante en batalkampoj. Pro verŝado de sia sango en batalfrontejo ĝi akiros moralan rajton batali kontraŭ sabotistoj kaj interna malamiko.“

La taĉmentoj SS montris grandan kuraĝecon karakteriza por ilia batalo, sed ne ĉiam ili toleris regulojn de la gvidado de milito kaj ilia maniero de batalo estis ofte bruta. La supera komandantejo de la armeo dekomence ne montris super faroj de SS grandan entuziasmon kaj ili prefere celis al negativaj ecoj, plejparte al granda procento de perdoj en la taĉmentoj SS. La grandaj perdoj de la taĉmentoj SS estis kaŭzitaj tamen per tio, ke la armeo ŝatige donis al la armiloj de SS tiujn plej malfacilajn taskojn, sed ankaŭ per tio, ke la soldatoj mem ne timis morti sopirante pruvatesti sin kaj plenumi malfacilajn bataltaskojn. Sed dum paso de la tempo la taĉmentoj SS kreis por si brilan famon de necedemaj batalantoj kaj „fajroestingistoj de batalfrontejo“.

Vidu ankaŭ redakti