STS ''Dar Młodzieży''

STS Dar Młodzieży – trimasta pola lerneja velŝipo, de Mara Akademio en Gdynia, sekvanto de STS "Lvovo" kaj SV "Dar Pomorza".

Dar Młodzieży

Historio redakti

Post diskutado fine de la 70-aj jaroj oni interkonsentis, ke por la Pola Komerca Ŝiparo estus bezona nova velŝipo por lernejaj celoj. Oficialan apelacion por kolekti monon junie 1978 komencis la junularo de Gdańsk. Komandanto de "Dar Pomorza" Tadeusz Olechnowicz promociis la ideon en la lando kaj eksterlande kolektante fremdan monon kaj donacofertojn. Aparte fruktodonaj estis vizitoj de "Dar Pomorza" en la usonaj havenoj Filadelfio kaj Savannah kaj en Stokholmo en 1979.

Ĉefa konstruisto iĝis inĝeniero Zygmunt Choreń. Per konsiloj helpis al li spertaj kapitanoj de "Dar Pomorza" Tadeusz Olechnowicz kaj Kazimierz Jurkiewicz. Disputoj sub la slogano "hamakojkuŝejoj" longe daŭris, favore al la dua propono. La velŝipo estis konstruita en la ŝipfarejo en Gdańsk en 1981, parte de sociaj kotizoj. Solena hiso de la ŝipflago okazis la 4-an de julio 1982.

En 2018 STS Dar Młodzieży elnavigis ĉirkaŭ la mondo kun preskaŭ 1000 junuloj kun promocio de Pollando okaze de la 100-jariĝo de la pola sendependeco por viziti 22 havenojn en 18 landoj de 5 kontinentoj, kaj atingi januare 2019 la Mondan Junularan Tagon en Panamo

Marveturo de Sendependeco redakti

Havenoj

Eksteraj ligiloj redakti