La Saalbau (halodomo) en la sudo de Essen estas koncertodomo kaj nun rezidejo de la simfonia orkestro Essener Philharmonie kun apudaj restoracioj kaj eventejoj. La domo troviĝas je la suda rando de la urbocentro ĉe la parko Stadtgarten, proksime de la teatrejo Aalto-Theater.

Saalbau Essen
koncerta domo
Estiĝo 1902
Lando Germanio vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 26′ 47″ N, 7° 0′ 38″ O (mapo)51.44647.01056Koordinatoj: 51° 26′ 47″ N, 7° 0′ 38″ O (mapo)
Saalbau Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Saalbau Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Saalbau Essen
Saalbau Essen
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Saalbau Essen
Map
Saalbau Essen
vdr
Saalbau Essen
Saalbau Essen
Scenejo de la Ĉambrego Alfried Krupp post la alikonstruo

Historio redakti

Unuan koncerto- kaj eventodomon oni konstruis samloke jam en la jaro 1864. La iniciativo por la konstruado de tia domo, la akirado de tereno kaj la financiado okazis private. En framskeleta domo troviĝis festosalonego, kompletigita per modesta ŝtona restoracidomo. Tiutempe oni ankoraŭ ne parolis pri Saalbau (salonegodomo), sed pri Stadtgartensaal (urboparka salonego).

En la jaro 1901 oni malkonstruis la Stadtgartensaal kaj starigis samloke pli imponan kaj reprezentativan koncertodomon – la unuan Saalbau. La solena fundamentŝtono-metado okazis la 9-an de junio 1902. Je la solena inaŭgurado la 24-an de septembro 1904 Richard Strauss direktis la orkestron. Je ĉi tiu koncerto- kaj festodomo en Essen temis pri konstruaĵo, kies arkitekturon influis la secesia stilo. Ĉi tie ekz. Gustav Mahler direktis la unuan prezentadon de sia sesa simfonio, kaj en 1913 Max Reger unuan fojon prezentis tie sian Böcklin-Suiton. La Saalbau persistis ĝis la 26-a de julio 1943, kiam la aliancaj potencoj per bombatako detruis preskaŭ la tutan urbocentron de Essen inkluzive la Saalbau.

Post la fino de la Dua Mondmilito, en la jaroj 1949 ĝis 1954, ekestis novkonstruaĵo en simpla stilo de la 1950-aj jaroj. Plej grava ekstera distingilo estis kaj estas la mansardotegmento tegita per kupro. La blanka salonego enhavas unikan keramikomuron de Charles Crodel.

Filharmoniejo nuntempe redakti

En la jaroj 2003 bis 2004 oni komlete renovigis la Saalbau kiel rezidejo de la Essener Philharmonie kaj ekipis ĝin per novaj teknikaĵoj. Finfine la nova koncertejo kaj eventejo remalfermiĝis la 4-an de junio 2004. La Alfried Krupp Salonego ĉ. 800 kvadratajn metrojn granda proponas lokon al pli ol mil koncertspektantoj. T.n. RWE-Pavilono (laŭ la entrepreno RWE dominanta la urbon), inter ambaŭ ŝtuparejoj de la Saalbau, alvenis kiel ununura domoparte aldone al la historia parto. Festsalonego en la t.n. salonega alo granda ĉ. 240 kvadratajn metrojn loĝigas konferencojn aŭ prezentaĵojn. En la supra etaĝo de la salonega alo troviĝas la Bunten Säle („buntaj salonegoj“, tri pluaj malgrandaj sanonoj por diversaj etaj aranĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti