Saalfeld
Saalfeld [prononco "Zalfelt"] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi situas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt kaj estas ties administra centro. La urbo situas borde de la rivero Saale.
Saalfeld | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 07318 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 224 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 252 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)50.65055555555611.354166666667Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 235 m [+] | ||
Areo | 116,04 km² (11 604 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo redakti
La urbo situas je 240m super la marnivelo en iu vallarĝiĝo de la rivero Saale ĉe la norda rando de la turingia skista montaro. Apude estas la monto Kulm.
La loĝantaro kalkuliĝas al 28200 homoj. Troviĝas en la urbo i.a. medicina fakaltlernejo, muzeo, galerio por nuntempa arto, teatro, la seĝo de la turingia simfonia orĥestro, kliniko, elektrika industrio, medicinteĥnikejo, ilaruzino, ĉokoladfabriko. Krome la urbo estis kaj estas konsiderinde grava fervoja nodo. En la sudoriento oni vizitu la famekonatajn Grotojn de la feinoj ĉe loko ekde 1846 ne plu funkciinta kiel minejo (aluno).
La ĉefaj kuriozaĵoj estas la sekvontaj: urbodomo (1529–37); paroĥa preĝejo (14.-16. jarc.) de Sankta Johano [trinava gotika hala kirko kun figurriĉa timpano, sankta tombo, ligna skulpturo de la sanktulo]; foireja apoteko [iama loĝtureto de la urba vokto]; baroka kastelo kun kapelo; kastelo Kitzerstein; burgruino "Hoher Schwarm"; franciskana monaĥejo nun servanta kiel urba muzeo; impona urba remparo kun kvar pordegoj; Preĝejo Sankta Gertrudo (Graba) kun granda malfrugotika aloforma altaro; parko kaj vilao Bergfried.
Ĝis la Reformacio Saalfeld famis pro la skulptartistoj de la Skolo de Saalfeld kaj la Abatejo de Saalfeld, lulilo de multaj kristanaj komunumoj turingiaj. En Wickersdorf aktivis la konata reformpedagogia lernejo FSG Wickersdorf.
Faktoj redakti
- Areo: 44,72 km2
- Loĝantaro: 28.393 (en 2003)
- Alteco: 235 m super la marnivelo
- Situo: 50° 39' NO, 11° 22' OR
Partneraj urboj redakti
Homoj kun gravaj rilatoj al Saalfeld redakti
- Caspar Aquila, enkondukanto de Reformacio
- Caspar Ratzenberger, botanikisto kaj medicinisto
- Karl Ernst Hüther, fabrikestro kaj nemoveblaĵposedanto
- Karl Friedrich Geldner, filologo kaj hindologo
- Ludwig Engelhardt, skulptisto
- Marthe Renate Fischer, verkistino; vivis en Saalfeld inter 1914 kaj 1925
- Erasmus Reinhold, astronomo kaj matematikisto, konsiderata kiel la plej influa pedagogo pri astronomio de sia generacio
Vidindaĵoj redakti
- Apoteko bazarplaca
- Bergfried, ripozumparko surmonta
- Darrtor (urbopordego)
- Burga ruino Hoher Schwarm
- Kapelo Sankta Marteno
- Kastelo Saalfeld
- Kirko Kristokorpo, katolika
- Eksa kirko Sankta Nikolao
- Kulm, monto kun kabanego
- Magistratejo Ruĝa Cervo
- Pordego blankenburga
- Pordego supra
- Preĝejo Sankta Gertrudo (Graba)
- Preĝejo Sankta Johano
- Saaltor, urbopordego eosta
- Tombejo de Saalfeld
- Urba muzeo en la franciskana monakejo
"Groto de la feoj"
-
situo de la urbo en Germanio -
la pordego Blankenburger Tor -
la pordego Saaltor