Saarbrücken
Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 181 959 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.
Saarbrücken | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() Panoramo de la urbocentro
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Germanio | ||
Ŝtato | Germanio | ||
Poŝtkodo | 66001–66133 [+] | ||
Retpaĝaro | http://www.saarbruecken.de | ||
Politiko | |||
Urbestro | Charlotte Britz [1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 959 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 086 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337Koordinatoj: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo) | ||
Alto | 230 m | ||
Areo | 167,07 km² (16 707 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.
Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337.
Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.
Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal redakti
Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.
Famuloj redakti
En Saarbrücken mortis György Apponyi (politikisto).
Partneraj urboj redakti
Kulturo redakti
Saarbrücken havas relative fortan proponadon de veganaj manĝaĵoj, interalie ekde 2020 ĝis la jaro 2022 la Esperante nomitan restoracion Venu Manĝi.[2][3][4]
Esperanto redakti
En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazis la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).
En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departemento de prof. Max Mangold. Tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.
Rilatoj al Esperanto redakti
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ http://www.saarbruecken.de/de/rathaus/stadtverwaltung/die_oberbuergermeisterin
- ↑ Mickle, Gary. 2021. "'Venu Manĝi' en Saarbrücken". Esperantista Vegetarano 2021/1, p. 18-20
- ↑ la restoracio Venu Manĝi en la retejo restaurantguru (germane), menuo
- ↑ artikolo de la regiona gazeto Saarbrücker Zeitung de oktobro 2020 kun foto de la tri motoroj de la restoracio Venu Manĝi
Eksteraj ligiloj redakti
-
Placo de Tbilisi, en la germana kaj kartvela lingvoj
-
Enirejo de la preĝejo de Sankta Johano
-
la ŝtata teatrejo borde de la rivero Saro