Sabero [saBEro] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Sabero estas komprenebla etimologie kiel modifadapto de Sankta Petro.

Sabero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24810
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 046  (2023) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 50′ N, 5° 9′ U (mapo)42.836111111111-5.1502777777778Koordinatoj: 42° 50′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 24,94 km² (2 494 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sabero (Provinco Leono)
Sabero (Provinco Leono)
DEC
Sabero
Sabero
Situo de Sabero
Sabero (Hispanio)
Sabero (Hispanio)
DEC
Sabero
Sabero
Situo de Sabero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabero [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Muzeo de la Siderurgio kaj de la Minado.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alejico, Olleros de Sabero, Sabero, Saelices de Sabero kaj Sotillos de Sabero, okupas totalan areon de 24,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 108 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 900 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estis setlejoj en epoko de keltoj. En Mezepoko okazis reloĝado, rilate al la kastelo Aquilare. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj minado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, ciklismo, kuirarto) krom produktado de viando.

Gravaj vidindaĵoj estas Muzeo de la Siderurgio kaj de la Minado, Kaverno de Valdeajo, monto kaj montopasejo de La Camperona.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti