Sabiñánigo [sabiNJAnigo] (aragone Samianigo) estas urbo kaj municipo de Hispanio​, en la sudo kaj okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Sabiñánigo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 423  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 22′ U (mapo)42.5185826-0.3643361 [+]
Alto 780 m [+]
Areo 586,817701 km² (5 868 1.7 701 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sabiñánigo (Provinco Ŭesko)
Sabiñánigo (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Sabiñánigo
Sabiñánigo (Hispanio)
Sabiñánigo (Hispanio)
DEC
Situo de Sabiñánigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabiñánigo [+]
vdr

En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Geografio

redakti
 
Panoramo de Sabiñánigo.
 
Panoramo de Satué.
 
Enirejo al Castillo de Lerés.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo kaj okcidento de la komarko Alto Gállego, okupante plej grandan partojn kaj de la sudo kaj de la okcidento de la komarko; fakte ĝi estas la plej ampleksa ne nur de la komarko, sed ankaŭ de la tuta provinco, kaj la tria en la regiono. Ĝi estas ankaŭ la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj nome 52.

Ĝia teritorio estas en la valo de la rivero Gállego sur la elirejo de la valo Tena. La municipa teritorio estas trapasata per la naciaj ŝoseoj N-260 (norde al valo de Supra Gállego), voja akso de Pirineoj, kaj N-330 (suden al Ŭesko kaj okcidenten al Jaca), inter km 604 kaj 633. Krome estas reto de lokaj ŝoseoj kiuj konektas kun la submunicipoj kaj kun la najbaraj municipoj de Jaca kaj Caldearenas. Finfine, la regiona ŝoseo A-1604 konektas la valon Serrablo al Boltaña.

La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Acumuer, Aineto, Allué, Arguisal, Arraso, Arto, Artosilla, Aurín, Bara, Baranguá, Belarra, Bentué de Nocito, Borrés, Cartirana, Castiello de Guarga, Castillo de Lerés, Ceresola, El Puente de Sabiñánigo, Gésera, Gillué, Grasa, Hostal de Ipiés, Ibort, Ipiés, Isín, Isún de Basa, Laguarta, Lanave, Lárrede, Larrés, Lasieso, Latas, Latrás, Layés, Molino de Villobas, Ordovés, Orna de Gállego, Osán, Pardinilla, Rapún, Sabiñánigo Alto, San Esteban de Guarga, San Román de Basa, Sardas, Sasal, Satué, Senegüé, Solanilla, Sorripas kaj Yéspola, plus la jam senhomejojn Campares, Jabarrella, Abenilla, Alavés, Arruaba, Atós Alto, Atós Bajo, Bescós, Cañardo, Fablo, Fenillosa, Lasaosa, Molino de Escartín, Sandiás, Santa María de Perula, Secorún, Villacampa, Villobas, Abellada, Binueste, Azpe, Ibirque, Used.

Ĉirkaŭ estas la valoj de Pireneoj (Valo Acumuer aŭ Aurín nordokcidente, Valo Gállego de nordo suden, valo de Basa oriente kaj valo Serrablo aŭ Guarga sude), krom Pireneoj mem norde kaj ĉepireneaj montaroj San Pedro (1212 m), sude de la loĝloko; Belarre (1467 m), Guara (1679 m) kaj Aineto (1463 m) sude de la valo Serrablo; Portiello (1545 m), Canciás (1929 m) kaj Galardón (1803 m) norde de la valo Serrablo.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. La altitudo gamas inter 2764 m norde (Peña Retona), en Pireneoj, kaj 665 m borde de la rivero Gállego. ​

La loĝloko Sabiñánigo mem (780 msm) estas je 52 km norde de Huesca borde de la rivero Gállego. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj.

Nordokcidente: Canfranc kaj Villanúa Norde: Sallent de Gállego kaj Biescas Nordoriente: Biescas kaj Yebra de Basa
Okcidente: Jaca   Oriente: Fiscal kaj Boltaña
Sudokcidente: Caldearenas Sude: Nueno Sudoriente: Bierge

Historio

redakti
 
Preĝejo de Sankta Petro, Lárrede.

La plej frua mencio estas de 1035 kiel Savignaneco (/sabijnáneko/), kio sugestas deveno el persona nomo latina Sabinianicu, derivita siavice de Sabinianus, Sabinius aŭ Sabinus. Certe oni scias, ke en la epoko de la Romia Imperio estis tie ŝoseo el Ŭsko al la terma banloko de nuna Panticosa. En la Mezepoko ĝi ekgravis kiel vojnodo.

Sabiñánigo estis loko de reĝlando, ne de senjorlando. En la 16-a jarcento estis ekonomia prospero ligita al la Transmigra brutobredado, sed ŝajne en la fino de la 17-a jarcento okazis krizo, nome en 1696.

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc. Tiukadre en 1893 oni konstruis trajnstacion proksime de Sabiñánigo loĝloko; ĉirkaŭe kreiĝis nova kerno, vendejoj, gastejoj ĉe la vojo kiu tuj iĝis Promenejo de la Stacio. La nova Sabiñánigo iĝis nepra pasejo al la banloko de Panticosa, kien venis multaj banantoj; post ĉirkaŭ kvin trajnhoroj inter Zaragozo kaj Sabiñánigo, oni sekvis per kaleŝoj —aŭtobusoj el 1909— ĝis la banloko. La Kvartalo de la Stacio ekgravis unue pro la vendejoj kaj poste pro la fabrikoj. Tiukadre en 1916 la urbodomo translokiĝis tien.

La fabrikoj helpis la definitivan kreskon de la floranta urbo. En 1920 la franc-hispana entrepreno Energía e Industrias Aragonesas (EIASA) establis modernan kemifabrikon kiu famis pro la sukcesa atingo je tutmonda nivelo de la sintezo de amoniako el hidrogeno. Baldaŭ instaliĝis ankaŭ AESA, kiu fabrikis lamenojn de aluminio, kiel la unua hispana entrepreno kiu produktis tion.[1]

 
Restaĵoj de la romanika preĝejo de Gavín, nun rekonstruitaj en parko de Sabiñánigo.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Sabiñánigo suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

En la 1950-aj jaroj Sabiñánigo aligis la municipon Sardas kaj parton de Cartirana. En la 1960-aj jaroj aligis Acumuer, Cartirana, Gésera, Jabarrella, Orna de Gállego, Senegüé kaj Sorripas, kaj partojn de Ena, Guasa kaj Oliván. En la 1970-aj jaroj aligis parton de Laguarta.

Sabiñánigo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj bedaŭrinde suferis enorman poluadon fare de entrepreno de pesticidoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke inter 1975 kaj 1989 oni forĵetis inter 115 000 kaj 160 000 tunojn da poluaj forĵetaĵoj el la produktado de lindano en du rubejoj de la municipo.[2] Aktuale, Sabiñánigo estas konsiderata unu de la plej poluitaj lokoj en la lando.[3] En novembro 2017 oni ekkolektis la forĵetaĵojn el lindano en Sabiñánigo por ties bruldetruado en Francio.[4]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, sed ĉe Sabiñánigo pro la industria gravo kaj pro la absorbo de apuda loĝantaro oni plialtiĝis el nur 280 loĝantoj en 1900 ĝis pli ol 9 000 fine de la jarcento.

Aktualo

redakti

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

 
Placo en Sabiñánigo.
  • Domego Casa Abacial el 1589; baroka preĝejo de la 17-a jarcento; kaj urbodomo Casa del Concejo de 1605. Tiuj edificoj estas en la nuna kvartalo San Feliciano.​
  • «Pirenarium», nome parko pri Pirineoj, el 2006, kiu estas hejmo de maketoj de regionaj lokoj, kun diversaj instalaĵoj.
  • La domo de la 19-a jarcento (1810-1830) en El Puente de Sabiñánigo, konata kiel Casa Batanero, estas la sidejo de la etnologia Muzeo Ángel Orensanz y Artes del Serrablo.
  • En la parko de Sabiñánigo estas la absido de la preĝejo de Sankta Maria de Gavín, detruita en la enlanda milito de 1936 kaj tie rekonstruita; krome estas ankaŭ romanika fenestro devena de la preĝejo de Castillo de Guarga.
  • En Lárrede, estas la romanika preĝejo de Sankta Petro el la 11-a jarcento,[5] kiel mirinda ekzemplo de la grupo de romanikaj preĝejoj nomita del Serrablo. La iglesia es Monumento Nacional desde 1931.
  • Muzeo de Desegno Julio Gavín en Castillo de Larrés, en la kastelo mem de tiu loko, nome ekspozicio de 350 verkoj, de desegno kaj bildliteraturo.[6]​ La kastelo estas de fino de la 14-a jarcento ampleksigita en la 16-a jarcento.[7]
  • Dolmeno de Ibirque, sur monteto.[8]

Bildaro de submunicipoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. «Orígenes y desarrollo de Sabiñánigo. Sabiñanigonline.». Arkivita el originalo la 16an de oktobro 2014. Konsultita la 13an de oktobro 2014.
  2. «Sabiñánigo, en Aragón, uno de los lugares más contaminados del mundo». El economista. 6a de februaro 2013. Konsultita la 13an de oktobro 2014.
  3. Uno de los lugares más contaminados por pesticidas del mundo está en España. Arkivita el la originalo je 2023-03-14. Alirita 2023-03-14.
  4. Efe. «Comienza el encapsulado de los residuos de lindano en Sabiñánigo». heraldo.es. Konsultita la 15an de februaro 2018.
  5. Isidro Gonzalo Bango Torviso: El románico en España, Espasa-Calpe, Madrid, 1992, ISBN 84-239-5295-9, p. 143.
  6. «El dibujo español contemporáneo. Ayuntamiento de Sabiñánigo.». Arkivita el originalo en la 1a de novembro 2017. Konsultita la 15an de oktobro 2014.
  7. Museo de Dibujo Julio Gavín "Castillo de Larrés" (Patrimonio de Aragón)
  8. «Dolmen de Caseta de las Brujas, Dolmen de Ibirque. Patrimonio de Aragón.». Arkivita el originalo la 28an de marto 2018. Konsultita la 15an de oktobro 2014.

Bibliografio

redakti
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti