Sabine Fiedler

germana anglistino kaj interlingvistino
Sabine Fiedler ĉe simpozio de UAM Poznano

Sabine FIEDLER (naskiĝis en 1957) estas germana anglistino kaj interlingvistino.

VivoRedakti

Sabine Fiedler studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko). Ŝi instruas en la Universitato de Lepsiko. Ŝiaj ĉefaj temoj de scienca laboro estas faka komunikado, frazeologiscienco, esperantologio.[1] De 2011 ŝi estas la prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Fachtextlinguistische Untersuchungen zum Kommunikationsbereich der Pädagogik. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1991
  • Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1999
  • Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio, 2002
  • English Phraseology. A Coursebook. Tübingen: Narr, 2007

NotojRedakti

  1. "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.