Sableroj

esperantlingva literatura verko
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva libro. Por granula materio rigardu la paĝon Sablo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sableroj [1] [2] estas la titolo de kolekto de poemoj kaj prozaĵoj de Marie Hankel, verkitaj originale en Esperanto. La 92-paĝa libreto aperis en la jaro 1911 ĉe Germana Esperanto-Librejo en Lepsiko. Samloke, Ferdinand Hirt & Sohn prizorgis duan eldonon en 1922.

Sableroj
Sableroj
Sableroj
Aŭtoro Marie Hankel
Eldonjaro 1911
Urbo Lepsiko
Eldoninto Germana Esperanto-Librejo
Paĝoj 92
Vikifontaro Sableroj
vdr

Recenzoj redakti

 
 Poemetoj kaj prozaj pecoj. Ili elspiras la parfumon de dolĉaj rememoroj pri pasintaj kongresoj, de la lojaleco al nia komuna afero. 
— 1911, Alfred Edward Wackrill, The British Esperantist, p. 151

Referencoj redakti

Eksteraj Ligiloj redakti