La Sablomilitomilito de sabloj (arabe حرب الرمال ḥarb ar-rimāl) okazis laŭlonge de la landlimo inter Alĝerio kaj Maroko en Oktobro 1963, kaj estis klopodo fare de Maroko postuli la areojn de Tinduf kaj de Beŝar kiujn Francio estis aliginta al Franca Alĝerio kelkajn jardekojn antaŭe. Tiu mallonga konflikto finis per restigado de landlimoj en la sama antaŭa loko kaj malstreĉigado inter Alĝerio kaj Maroko kiu pluas ĝis nuntempe.

Magrebo en la dua duono de la 19a jarcento.

Fono redakti

Tri faktoroj kontribuis al la eksplodo de tiu konflikto: la malesto de preciza liniigo de landlimo inter Alĝerio kaj Maroko, la malkovro de gravaj mineralaj kuŝejoj en la disputata areo, kaj la maroka iredentismo cele al la konstruo de Granda Maroko[1] nome ideologio de la Partio Istiklal kaj de Allal al-Fassi.[2]

Antaŭ la franca koloniigo de la regiono en la 19a jarcento, parto de suda kaj okcidenta Alĝerio estis sub Maroka influo kaj ne estis difinitaj landlimoj.[3] En la Traktato de Lalla Magnia (18a de Marto, 1845), kiu markis limon inter Franca Alĝerio kaj Maroko (kiu poste iĝos same franca protektorato), oni interkonsentis ke "teritorio senakva estas neloĝebla kaj ties limoj estas superfluaj" [4] kaj limoj estis markitaj nur laŭlonge de 165 km.[5]

Milito redakti

Novaĵoj el Usono en 1963 pri la konflikto.

Dekomence Maroko komencis invadojn kaj okazis kelkajn bataletojn ĉe landlimejoj kaj ĉe Tinduf kaj Figig. Alĝerio havbis armilojn sed ne taŭgajn, dum Maroko estis pli preparita. La arabaj landoj apogis Alĝerion kaj specife Egiptio; ankaŭ Kubo sendis kaj trupojn kaj armilojn. Krome la alĝeria loĝantaro spite iajn malkonsentojn kontraŭ sia registaro en tiu afero tute apogis la alĝeriajn interesojn. Maroko ricevis nenian agnoskon el aliaj landoj; tiele oni devis retroiri al la komenca situacio.

Perdoj redakti

Francaj fontoj informis pri perdoj de Alĝerio nome 60 mortintoj kaj 250 vunditoj,[6] kaj postaj informoj havigis nombrojn de 300 Alĝerianoj mortintaj.[7] Maroko oficiale informis ke ĝi suferis 39 mortintojn.[8] Marokaj perdoj estis probable pli malaltaj ol tiuj de Alĝerio sed tio ne iĝis konfirmita,[6] dum postaj informoj indikis 200 Marokajn mortintojn.[7] Ĉirkaŭ 57 Marokanoj kaj 379 Alĝerianoj estis militkaptitoj.[8]

Referencoj redakti

  1. Touval 1967, p. 106.
  2. Biografio de Allal al-Fassi
  3. Security Problems with Neighboring States – Countrystudies.us
  4. Artikolo 6a de la traktato, citita de Zartman, paĝo 163
  5. Reyner 1963, p. 316.
  6. 6,0 6,1 Mikaberidze, Alexander, ed. (2011). Conflict and Conquest in the Islamic World: A Historical Encyclopedia. 1. ABC-CLIO. ISBN 9781598843361. [1] Alirita la 18an de Decembro 2016.
  7. 7,0 7,1 Clodfelter, Micheal (2008). Warfare and Armed Conflicts (3rd ed.). McFarland. ISBN 9780786433193.
  8. 8,0 8,1 Hughes 2001, paĝo 137

Literaturo redakti

  • Gleijeses, Piero. (2002) Conflicting Missions: Havana, Washington and Africa, 1959–1976. Chapel Hill, NC: University of North Carolina Press. ISBN 978-0-807-82647-8.
  • Goldstein, Erik. (1992) Wars and Peace Treaties: 1816 to 1991. Oxfordshire: Routledge Books. ISBN 978-0415078221.
  • Farsoun, K.; Paul, J. (1976), "War in the Sahara: 1963", Middle East Research and Information Project (MERIP) Reports 45: 13–16 . Link requires subscription to Jstor.
  • Heggoy, A.A. (1970), "Colonial origins of the Algerian-Moroccan border conflict of October 1963", African Studies Review 13 (1): 17–22 . Link requires subscription to Jstor.
  • Ottaway, David (1970), Algeria: The Politics of a Socialist Revolution, Berkeley, California: University of California Press, (ISBN 9780520016552) 
  • Reyner, A.S. (1963), "Morocco's international boundaries: a factual background", Journal of Modern African Studies 1 (3): 313–326, doi:10.1017/s0022278x00001725 . Link requires subscription to Jstor.
  • Torres-García, Ana (2013), "US diplomacy and the North African ‘War of the Sands’ (1963)", The Journal of North African Studies 18 (2): 324–48, doi:10.1080/13629387.2013.767041 
  • Touval, S. (1967), "The Organization of African Unity and African borders", International Organization 21 (1): 102–127, doi:10.1017/s0020818300013151 . Link requires subscription to Jstor.
  • Stephen O. Hughes, Morocco under King Hassan, Garnet & Ithaca Press, 2001, ISBN 0-8637-2285-7
  • Pennell, C.R.. (2000) Morocco Since 1830. A History. Nov-Jorko: New York University Press. ISBN 0-8147-6676-5.
  • Stora, B.. (2004) Algeria 1830–2000. A Short History. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 0-8014-3715-6.