Sabrina Lloyd

usona aktoro

Sabrina LLOYD (20-a de novembro, 1970) estas usona filma kaj televida aktorino. Ŝi plej bone konatas kiel rolulo Wade Welles en la televida serio Sliders (Glitistoj) kaj kiel Natalie Hurley en la televida serio Sports Night (Sporta Nokto).

Sabrina Lloyd
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1970 (1970-11-20) (53-jaraĝa)
en Fairfax
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lake Mary High School vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1988–2020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sabrina LLOYD kiel Natalie Hurley en Sports Night

Ŝi komencis la aktoradon en aĝo de 12 jaroj sur lokaj teatraj scenejoj. En aĝo de 15 jaroj, ŝi translokixgis al Brisbane en Aŭstralio, por perfektiĝi en aktorado ĉe Brisbane Royal Theatre Company.

Ŝi laboris en drinkejoj antaŭ ol ŝi vivtenis sin el aktorado. Ŝia unua grava rolo estis en 1992 en epizodo de krimserio Law & Order. Tri jarojn poste, ŝi ricevis ĉefrolon eb la serio Sliders, en kiu ŝi ludis du jarojn.

Ŝi aktoris en serio Sports Night dum du jaroj, antaŭ ol ŝi en 2005 ludis en krimserio Numbers.

Krom aktorado, ŝi gitarludas.