Sabrokorna rektkornulo

La Sabrokorna rektkornuloSabrokorna orikso (Oryx dammah), konata ankaŭ kiel Sahara rektkornulo, estas specio de Oryx nune Formortinta en naturo de la familio de Bovedoj kaj subfamilio de hipotragenoj. Ĝi iam loĝis en la tutan Nordafrikon. Ĝi havas longan taksonomian historion ekde ties malkovro al la scienco en 1816 fare de Lorenz Oken, kiu nomigis ĝin Oryx algazel. Tiu spiral-korna antilopo estas iom pli ol 1 m alte ĉe la ŝultro. La maskloj pezas 140-210 kg kaj la inoj 91-140 kg. La dorso estas blankeca kun ruĝec-bruna brusto kaj nigraj markoj en la frunto kaj suben laŭ la longo de la nazo. La idoj naskiĝas havantaj flavan felon, kaj la distingaj markoj estas dekomence forestaj. La mantelo ŝanĝas al plenkreskula koloraro kiam ili estas 3–12monataĝaj.

Sabrokorna orikso (Oryx dammah)