Sabzevar

urbo en Irano

Sabzevar, persalingve سبزوار‎, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano), en nordorienta Irano.

Sabzevar · سبزوار‎
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco centra Ĥorasano
Telefonkodo 051
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 243 700  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 13′ N, 57° 41′ O (mapo)36.212557.681944444444Koordinatoj: 36° 13′ N, 57° 41′ O (mapo) [+]
Alto 974 m [+]
Horzono UTC+03:30
Sabzevar · سبزوار‎ (Irano)
Sabzevar · سبزوار‎ (Irano)
DEC
Sabzevar · سبزوار‎
Sabzevar · سبزوار‎
Situo de Sabzevar · سبزوار‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabzevar [+]
vdr
Panoramo en Sabzevar

Bazaj informoj redakti

 
Strato en Sabzevar

Geografio redakti

Sabzevar situas sur altebenaĵo 100 km de Nejŝaburo (kaj fervoja linio)troviĝas 58, Maŝhado (provinca ĉefurbo) 220, Semnano (urbo) 393, Teherano 565 km [1].

Historio redakti

La historio de Sabzevar iras reen al la unua jarmilo antaŭ Kristo. Antikva restaĵo estas la fajro-templo, kiu daŭre estas videbla. En la malnovaj tempoj tiu loko estis ŝatata haltejo de la karavanoj. Okazis invado de mongoloj (tataroj), poste en la 14-a jarcento Timuro post la okupo detruis la urbon, eĉ estis murditaj 90 mil da homoj. Post la buĉado de ĉiuj viroj en la urbo, oni tranĉis iliajn kapojn kaj oni faris 3 piramidojn el la kapoj. La sekvaj konkerintoj estis la uzbekoj. Sabzevar estis deklarita urbo en 1930.

 
Karavanserajo en Sabzevar
 
Bazaro en Sabzevar

Ekonomio redakti

Sabzevar estas la komerca centro de la agroregiono produktanta vinberojn kaj sekvinberojn. La industrio estas malĉefa, oni produktas nutraĵojn, elektromotorojn. Tra la malnova bazaro oni eksportas freŝajn kaj sekigitajn fruktojn kaj legomojn.

Eduko redakti

En Sabzevar funkcias pluraj universitatoj, kampusoj.

Klimato redakti

La averaĝa jara temperaturo de Sabzevar estas 15,9 C. Jare pluvas po 238 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro tre malofte.

Trafiko redakti

Sabzevar disponigas flughavenon por enlandaj celoj. El la urbego kuras 7 ĉefvojoj, inter ili la plej gravaj al Nejŝaburo kaj urbo Semnano.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti

 
Kultura centro
 
Parko
 
Larĝa panoramo de Sabzevar