Sacher-torto

(Alidirektita el Sachertorto)

La Sacher-torto [ZAĥer] estas ĉokolada torto kun ĉocolada glazuro kaj abrikota marmelado-farĉo. Ĝi estas tipa dolĉaĵo el Vieno. Ĝi nomiĝas laŭ Franz Sacher, kiu inventis la recepton.

Originala Sacher-torto.
Sacher-torto el la Demel bakejo.
Franz Sacher.

Historio redakti

La unuan torton faris Franz Sacher en 1832 kiam Klemens von Metternich mendis en la kuirejo novan dolĉaĵon por siaj versperaj gastoj. La ĉefkuiristo estis malsana kaj Sacher, kiu estis duajara metilernanto, inventis la unuan Sachertorton. Post tio la torto preskaŭ estis forgesita. Sacher laboris en Budapeŝto kaj Bratislavo kaj malfermis en 1848 altklasan delikataĵ- kaj vinvendejon en Vieno. Lia filo Eduard Sacher, kiu lernis en la Demel bakejo kiu liveris al la kortego, ŝanĝis la recepton al la nuntempa formo. Unue la torto vendiĝis de Demel, sed post kiam Eduard aĉetis la Hotelon Sacher ankaŭ tie.

En la 20-a jarcento estis laŭleĝa batalo inter Sacher kaj Demel pri la vendado de la "Originala Sachertorto". En 1963 ambaŭ partioj konsentis, ke Hotelo Sacher rajtas uzi la nomon "Originala Sacher-torto". Kaj Demel nun povas vendi "Eduardan Sacher-torton".

Retejoj redakti