La Safrankardelo (Spinus siemiradzkii, iam Carduelis siemiradzkii) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Hans von Berlepsch kaj Władysław Taczanowski nomigis la specion en 1883 laŭ la nomo de Dro. Joseph Siemiradzkii kiu kolektis kelkajn specimenojn ĉe Guayaquil kelkajn jarojn antaŭe. Kelkaj sciencistoj konsideras la Safrankardelojn kiel raso de C. magellanicus, sed fakte ili estas pli rilataj al la Ruĝa kardelo ol iu ajn alia kardelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Safrankardelo
Safrankardelo
Safrankardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. siemiradzkii
Spinus siemiradzkii
(Berlepsch & Taczanowski, 1883)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en marborda areo de sudokcidenta Ekvadoro (Manabí, Guayas kaj Loja) kaj tre malgranda areo de la najbara nordokcidenta Peruo (Tumbesio). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, duonaridaj arbustaroj kaj urbaj areoj (kun vidaĵoj en Gvajakilo, la plej granda ekvadora urbo), en altitudoj el marnivelo al 750 aŭ 800 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Temas pri tre rara specio kaj malofta ankaŭ aŭ eĉ ne ekzistanta en kaptiveco kaj komuna nur en du areoj. Estas nur 2,500-10,000 individuoj, kun malpliiĝanta populacio en maletenda teritorio de ĉirkaŭ 18,400 km

Ĝi estas malgranda kardelo mallongvosta, tre brilkolora nigraflava. La ĝenerala koloro estas simila al tiu de aliaj sudamerikaj kapuĉaj kardeloj, sed tiu estas nekonfuzebla pro siaj safrankoloraj brusto, pugo kaj subvosto. Temas pri specio kun seksa duformismo, tiele la masklo havas tre nigrajn kaj kontrastajn kapon, voston kaj flugilojn kun la kutimaj flavaj flugilzonoj videblaj kun formo de T ripoze. La dorso estas oliveca kaj la vosto estas flava en bazoflankoj. La subaj partoj estas tre flavaj. La ino estas simila, sed iom pli senkolora kun iom oliveca kapo kaj pli blankeca suba ventro.

Estas specio simila al la Kapuĉa kardelo, kiu estas pli oliveca dorse, dum la Safrankardelo estas pli flava, kiel la komuna nomo sugestas.

Iloi estas iom nomadecaj, depende de deciduaj arbaroj, de humidaj sezonoj kaj ĉefe de la influo de la marfluo El Niño. Ili videblas en grupoj de ĝis 30 individuoj. La nesto estas konstruita en densa foliaro de arbo aŭ arbusto kiel tasforma de 8 cm de diametro kaj profundo de 5 cm. Ĝi estas konstruita de herberoj kaj radiketoj ekstere kaj de pli fajnaj radiketoj kaj vegetala lanugo interne. La ovodemeto okazas 7 al 8 tagoj post la seksumado kaj la ino demetas 3 al 4 blublankecajn ovojn kun brunaj kaj nigraj makuletoj. Kovado daŭras 12 al 13 tagoj. La ino ne kovovarmigas plu la idojn post la 12a tago post la nasko. La elnestiĝo okazas post 17 aŭ 18 tagoj. La ino estas manĝigata de la masklo dum la kovado.

La Safrankardelo manĝas grenojn de herboj, de floroj, de kardoj, de malgrandaj insektoj kaj de beroj. Ili manĝas eĉ surgrunde kaj alte en arboj.

Referencoj redakti