Sekretaribirdo

(Alidirektita el Sagitariedoj)

Sekretaribirdo vivas en Afriko sude de saharo, en ĉiuj medioj, de marbordoj ĝis altaj montaroj, de dezertoj ĝis malsekaj ebenaĵoj, sed ne vivas en densa praarbaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sekretaribirdo
Ĉe la zoo de San Diego
Ĉe la zoo de San Diego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Sagittariidae
R. Grandori & L. Grandori, 1935
Genro: Sagittarius
Hermann, 1783
Specio: S. serpentarius
Sagittarius serpentarius
(J. F. Miller, 1779)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emblemo de Sudano

Ĝi ĉasas kurante kaj sin nutras per malgrandaj bestoj kiujn ĝi povas rapide frapi kaj kapti per beka oŭ pieda frapo: insektoj, ranoj, lacertoj, serpentoj, k.t.p.

Tipaj por ĝi estas griza dorso kaj pli hela subparto kun nigra pantalono kaj flugiloj; tufplumoj sur nuko kaj tre longaj kruroj. Ĝia longeco estas 125–150 cm kaj ĝia enverguro 212 cm.

Ĝia nomo venas ĉu de la aspekto de la birdo kiu ŝajnas sekretario kun krajono metata malantaŭ orelo kaj nigraj maniketoj, ĉu de la araba saqr-et-taïr (ĉasbirdo)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Sagittarius serpentarius. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 08 May 2006. (database entry includes justification for 'least concern')

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti