Saint-Aubin-Sauges

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Saint-Aubin NE)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin

Saint-Aubin-Sauges estas kaj komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 2428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Saint-Aubin-Sauges
Blazono de Saint-Aubin-Sauges
Blazono de Saint-Aubin-Sauges
Blazono de Saint-Aubin-Sauges
Lagobordo en Saint-Aubin-Sauges
Lagobordo en Saint-Aubin-Sauges
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 53′ 45″ N 6° 46′ 25″ O / 46.89583 °N, 6.77361 °O / 46.89583; 6.77361 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 45″ N 6° 46′ 25″ O / 46.89583 °N, 6.77361 °O / 46.89583; 6.77361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2428
Areo 7,71 km²
Alteco 469 m super marnivelo
Poŝtkodo 2024
Komunumkodo 6414
Mapo de Saint-Aubin-Sauges
Mapo de Saint-Aubin-Sauges
Mapo de Saint-Aubin-Sauges
vdr

Geografio redakti

Saint-Aubin-Sauges situas 16 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo en sudokcidento de la kantono. La komunumo etendiĝas de la kresto de la Neŭŝatela Ĵuraso en nordokcidento ĝis al la bordo de la Lago de Neŭŝatelo en sudoriento. La komunumo Saint-Aubin-Sauges konsistas el la du vilaĝoj Saint-Aubin kaj Sauges, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 1460 m s.m. proksime de la kulmino de la monto Soliat.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,71 km², de kiuj 38,3% estas kovritaj de arbaro, 47,7% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Aubing-Sauges limas en nordo kaj oriento al Gorgier, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en sudsudokcidento al Vaumarcus, en sudokcidento al Fresens, kaj en nordokcidento al Montalchez.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains kaj la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas sub la du vilaĝoj en tuneloj, kaj al kiu sur la komunuma teritorio troviĝas alveturejo. La komunumo disponas pri komuna stacidomo kun la najbara komunumo Gorgier ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon. La stacidomo situas ekzakte sur la limo de la du komunumoj. Krome tra la komunumo pasas buslinioj al Provence, Yverdon kaj Boudry.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saint-Aubin-Sauges datiĝas el la jaro 1176 kiel Sancti Albini. en Saint-Aubin-Sauges estis malkovritaj restaĵoj de kvin setlejoj de la Cortaillod-kulturo el la neolitiko. Dum mezepoko Saint-Aubin kaj Sauges apartenis al la havaĵo de la Senjorujo Gorgier. La senjorujon akiris en la jaro 1344 la Grafoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1874 Saint-Aubin kaj Sauges konstituiĝis kiel komunumoj. En la jaro 1888 ili kuniĝis al la aktuala komunumo Saint-Aubin-Sauges.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti