Saint-Brieuc
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Brieuc (stacidomo). |
Saint-Brieuc, (bretone Sant-Brieg), proponita esperantigo San-Briego[2] estas urbo en Bretonio, en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh), krome estas administra centro de la arondismento Saint-Brieuc kaj de tri kantonoj. Fine de 2019 en la urba komunumo vivis 43 605 loĝantoj.
Sankta-Briego | ||
bretone Sant-Brieg, france Saint-Brieuc | ||
Komunumo | ||
La katedralo de Saint-Brieuc
| ||
|
||
Oficiala nomo: france Saint-Brieuc | ||
Regno | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Saint-Brieuc | |
Kantono | Ĉefurbo de tri kantonoj | |
Komunumaro | Saint-Brieuc | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Saint-Brieuc | |
- koordinatoj | 48° 30′ 49″ N 02° 45′ 55″ U / 48.51361 °N, 2.76528 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 134 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 21,88 km² (2 188 ha) | |
Loĝantaro | 43 605 (2019) [1] | |
Denseco | 1 992,92 loĝ./km² | |
Dato | 2020-2026 | |
Urbestro | Hervé Guihard | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22000 | |
INSEE | 22278 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.saint-brieuc.fr | ||
NomoRedakti
Ĝia nomo devenas de la sanktulo Briego (409–502), kiu estis unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de la urbo.
TransportoRedakti
Sankta-Briego estas atingebla pere de fervojo (3-hora veturado de Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj.
Ĝemelitaj urbojRedakti
En 2005, la ĝemelaj urboj de Sankta-Briego estas:
- Alsdorf (Germanio),
- Agia Paraskevi (Grekio),
- Aberystwyth (Kimrujo).
EdukadoRedakti
- Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
- 3.800 studentoj (2004)
KulturoRedakti
Ekzistas pluraj artaj festivaloj:
- fr:Art Rock (muziko),
- fr:La Passerelle (teatro).
Monumentoj kaj kuriozaĵojRedakti
Esperanta vivoRedakti
Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en Pasporta Servo.