Saint-Cloud
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Cloud (pariza metrostacio) kaj Saint-Cloud (stacidomo). |
Saint-Cloud estas antaŭurbo de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi situas en la departemento Hauts-de-Seine, kiu havas la numeron 92. La urbo famiĝis aparte pro sia parko kaj la kastelo, detruita dum la jaro 1870 kadre de milito inter Francio kaj Prusio.
Saint-Cloud | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 92064 [+] | ||
Poŝtkodo | 92210 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 012 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 3 970 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 51′ N, 2° 13′ O (mapo)48.8463888888892.2152777777778Koordinatoj: 48° 51′ N, 2° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 136 m [+] | ||
Areo | 7,56 km² ( 756 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Partneraj urbojRedakti
Partneraj urboj de Saint-Cloud estas
- Boadilla del Monte en Hispanio
- Bonn-Bad Godesberg en Germanio kaj
- Frascati en Italio
- Maidenhead kaj Windsor en Anglio
Famaj urbanojRedakti
Inter la famuloj, kiuj iam loĝis en la urbo, estas la francaj komponistoj
- Charles Gounod, (Parizo 1818 - Saint-Cloud 1893) kaj
- Maurice Ravel, (Ciboure 1875 - Parizo 1937).
KulturoRedakti
La rokfestivalo Rock en Seine okazas ĉiujare en la parko de la nacia bieno, fine de aŭgusto. En 2009, 93 000 personoj venis por spekti la 46 koncertojn dum tri tagoj.
BildgalerioRedakti
La urbo kaj la rivero Seine
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2006-04-12 per la retarkivo Wayback Machine