Saint-Germain-des-Prés (Parizo)

(Alidirektita el Saint-Germain des Prés)

Saint-Germain-des-Prés [sɛ̃ ʒɛʁmɛ̃ de pʁe] estas unu el la plej famaj kvartaloj de Parizo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ la samnoma abatejo, je la fino de la Strato de Rennes, en la 6-a arondismento de Parizo (maldekstra bordo de la Sejno).

Saint-Germain-des-Prés
kvartalo de Parizourbo
Administrado
Poŝtkodo 75006
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 51′ N, 2° 20′ O (mapo)48.8538892.334444Koordinatoj: 48° 51′ N, 2° 20′ O (mapo) [+]
Areo 0,282 km² (2 8.2 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Saint-Germain-des-Prés (Parizo)
Saint-Germain-des-Prés (Parizo)
DEC
Saint-Germain-des-Prés
Saint-Germain-des-Prés
Situo de Saint-Germain-des-Prés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quartier Saint-Germain-des-Prés [+]
vdr
Turo de la abatejo

Historio redakti

Eta komunumo progrese naskiĝis ĉirkaŭ la abatejo Saint-Germain-des-Prés, kiu situis mezepoke ekster Parizo, en la kamparo, kiel montras la vorto "Prés" (herbejo). La vilaĝo Saint-Germain formiĝis je la 12-a jarcento, kaj havis tiam proksimume 600 loĝantojn.

Tiu kvartalo altiras la intelektulojn depost la 17-a jarcento. Diderotd'Alembert kutime kuniĝis en la kafejo Landelle (Strato Buci), aŭ en la kafejo Procope, kiu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Same, kelkaj revoluciuloj (ekz. Marat, Danton, Guillotin...) loĝis en la kvartalo. La konstruaxjoj de la monaĥejo estis detruitaj dum la franca revolucio.

Post la Dua mondmilito, la kvartalo Saint-Germain-des-Prés fariĝis grava loko por la intelekta kaj kultura vivo de Parizo. Filozofoj, verkistoj, aktoroj kaj muzikistoj miksis en la noktaj kluboj kaj la kafejoj (kafejo Les Deux Magots, kafejo Flore, Lipp...), kie ekzistadista filozofio ofte tanĝis ĵazon. Pluraj famuloj loĝis aŭ verkis en Saint-Germain, interalie :

 
La bulvardo Saint-Germain.

Hodiaŭ redakti

La konstruaĵoj de la 17-a jarcento ankoraŭ stariĝas, sed la kvartalo videble ŝanĝis ekde kelkaj jardekoj : la laŭmodaj butikoj, ofte luksaj, anstataŭas la butiketojn kaj la librobutikojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti