Saint-Imier

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon St-Imier (stacidomo).

Sant-Imiero (franclingve Saint-Imier) estas komunumo en la distrikto Courtelary la franclingva parto de la Kantono Berno en Svislando. Ĝi havis 4 740 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Saint-Imier
Blazono de Saint-Imier
Blazono de Saint-Imier
Blazono de Saint-Imier
^Komunuma domo de Saint-Imier
^Komunuma domo de Saint-Imier
Komunuma domo de Saint-Imier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 566735 / 222517 (mapo)47.1527777777787Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 0′ O; CH1903: 566735 / 222517 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4740
Areo 20,89 km²
Alteco 820 m super marnivelo
Poŝtkodo 2610
Komunumkodo 0443
Mapo de Sant-Imiero
vdr

Geografio redakti

Sant-Imiero situas en la samnoma valo, kiun trafluas la rivero La Suze inter la urboj Ĉaŭdefono kaj Bielo en la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Imier kaj la setlejo Sur le Pont sude de la rivero kaj diversaj izolitaj bienoj sur la altaĵoj de Ĵuraso.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,89 km², de kiuj 30,4% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sant-Imiero limas en nordo al Les Bois (Kantono Ĵuraso), Le Noirmont (Kantono Neŭŝatelo) kaj Muriaux (Kantono Ĵuraso), en oriento al Villeret, en sudo al Val-de-Ruz (Kantono Neŭŝatelo) (respektive antau la komunuma kuniĝo al Villiers kaj Le Pâquier), kaj en okcidento al Sonvilier.

Trafiko redakti

Saint-Imier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds. Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj la pasejovojo n-r 1328 al Val-de-Ruz. En nordo sur la ĵurasa altebenaĵo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 248.3 de La Chaux-de-Fonds al Les Breuleux. Sur la teritorio de la komunumo konekta vojo ekzistas inter la vojo n-ro 30 kaj kaj la vojo n-ro 248.3. De Saint-Imier funikularo kondukas al la monto Mont-Soleil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Val-de-Ruz datiĝas el la jaro 884 kiel cella de sancti Himerii. Dum mezepoko Saint-Imier apartenis al la Abatejo Moutier-Grandval, kiun kiu ĝi en la jaro 999 surbaze de donaco de la burgonja reĝo Rudolfo la 3-a havaĵo de la princepiskopo de Bazelo. Post la franca revolucio Saint-Imier de 1798 ĝis 1813 apartenis al la franca Departemento Mont-Terrible kaj post Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al Kantono Berno kaj fariĝis tiel parto de Svislando.

En Sant-Imiero restadis dumtempe Miĥail Bakunin kiu vivgligis la anarkiistan Ĵurasan Federacion. Li provis organizi la tieajn horloĝfaristojn laŭ sia anarĥiista teorio. Pro la individueca sinteno de la laboristoj li sukcesis pograde per sia propagando. Miĥailo Bakunin ankaŭ forpasis en svisio tre fore de sia patrujo, nuntempe en svisio ankoraŭ troveblas nukleoj de anarĥiismo: dadaismo, sporadaj tumultoj ekzemple en Zuriko 1980, kaj foje strikoj , aŭtonomaj grupoj ktp.[3]

Referencoj redakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D274.php Christine Gagnebin-Diacon: Val-de-Ruz en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-06)]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti