Saint-Mandé (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Mandé (apartigilo).

Saint-Mandé [sɛ̃ mɑ̃de] (plennome Saint-Mandé-Tourelle[1]) estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo situanta inter komunumoj Saint-Mandé kaj Vincennes.

Saint-Mandé
Stacio Saint-Mandé
Stacio Saint-Mandé
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Saint-Mandé
Geografia situo 48° 50′ 47″ N, 2° 25′ 7″ O (mapo)48.8462977572582.4186731009305Koordinatoj: 48° 50′ 47″ N, 2° 25′ 7″ O (mapo)
Saint-Mandé (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Saint-Mandé (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Saint-Mandé
Saint-Mandé
Saint-Mandé
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Saint-Mandé
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 3 944 640 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 24-a de marto 1934
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 25-08
Metro-linio M01
vdr

Stacio redakti

La stacio situas en Avenuo de Paris en Saint-Mandé, inter Placo du Général-Leclerc kaj Strato du Parc.

Tiu stacio estis inaŭgurita la 24-an de marto 1934 per la plilongigo orienten de la linio Porte Maillot - Porte de Vincennes.

Ĝi unue nomiĝis Tourelle pro historia ĉeesto de antaŭaj defendo-turoj de Kastelo de Vincennes, tamen delonge detruitaj sed kies toponimio restis. La nomo estis ŝanĝita al Saint-Mandé-Tourelle ekde la 26-a de aprilo 1937. Nun, estas samtempa uzo de longa nomo Saint-Mandé-Tourelle (iom post iom anstataŭita de la dua) kaj mallonga Saint-Mandé en la dokumentoj de RATP depost la fino de 1990-aj jaroj.

 
Saint-Mandé anstataŭas Saint-Mandé-Tourelle dum renovigo de la stacio

Antaŭ tiu stacio, la nuna stacio Picpus (situanta en Parizo sur linio 6) estis nomita Saint-Mandé, ĉar ĝi situas ĉe kruciĝejo de Avenuo de Saint-Mandé.

Alirejoj redakti

  • 168bis, Avenuo de Paris
  • 113, Avenuo de Paris
  • 125bis, Avenuo de Paris
  • 127, Avenuo Gallieni
  • 180, Avenuo Gallieni

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

Referencoj redakti

  1. Saint-Mandé-Tourelle en datumbazo de RATP.

Vidu ankaŭ redakti