Saint-Placide (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Saint-Placide [sɛ̃ plasid] (esperante Sankta Placido) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.

Saint-Placide
Vido de la stacio
Vido de la stacio
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a
Geografia situo 48° 50′ 49″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.8468446277522.3269128799438Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)
Saint-Placide (Parizo)
Saint-Placide (Parizo)
DEC
Saint-Placide
Saint-Placide
Saint-Placide
Situo sur mapo de Parizo
Map
Saint-Placide
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 391 205 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 9-a de januaro 1910
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0412
Metro-linio M04
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910 sub la nomo Vaugirard. Por malebligi ian ajn konfuzon kun stacio Vaugirard de linio A de Kompanio Nord-Sud (hodiaŭ linio 12), ĝi alprenis sian nunan nomon la 15-an de novembro 1913.

Ĝia nomo devenas de Strato Saint-Placide, kiu omaĝas al Sankta Placido, disĉiplo de Sankta Benedikto kiu, laŭ la kutimo, estus savita el droniĝo fare de Sankta Maŭro.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri unusola alirejo en n-ro 127 Strato de Rennes, ĉe la angulo kun Strato Notre-Dame-des-Champs. Vojaĝantoj elirantaj el vagonaroj en direkto al sudo krome disponas pri rulŝtuparo kiu eliras antaŭ n-ro 120 Strato de Rennes.

Interkonektoj redakti

  •   RATP 39 89 94 95 96
  •   N01 N02 N12 N13

Proksime redakti

Tiu stacio priservas la sudan parton de Strato de Rennes. Ĝi estas iom proksima al Katolika Instituto de Parizo, situanta en n-ro 21 Strato d'Assas.

Vidu ankaŭ redakti