Saint-Martin

la duono de la insulo Sankt-Marteno (en Kariba Maro) regata de Francio
(Alidirektita el Saint Martin)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Martin (apartigilo)

Saint-Martin (franca por Sankta Marteno; oficiale Collectivité de Saint-Martin) estas la nordo parto de la insulo Sankta Marteno en la Kariba Maro. Ĝi estas transmara kolektivo de Francio. La insuloparto Saint Martin havas areon de 53,2 km2 kaj dum la jaro 2012 ĝi havis 35 742 loĝantojn.

Saint-Martin
Saint-Martin
FlagoBlazono
transmara kolektivodependanta teritorio [+]

Ŝtato Francio
Transmaraj kolektivojSaint-Martin (978)

AkvejojAtlantiko, Karibio

Koordinatoj18° N, 63° U (mapo)18.075277777778-63.06Koordinatoj: 18° N, 63° U (mapo)
Administra centroMarigot
- koordinatoj18° N, 63° U (mapo)18.075277777778-63.06Koordinatoj: 18° N, 63° U (mapo) [+]
Plej alta punktoPic Paradis [+]

Areo53,2 km² (5 320 ha)

Loĝantaro35 742 (2012)
Denseco671,84 loĝ./km²

delegita prefektoAnne Laubies
prezidantoAline Hanson

HorzonoUTC-04:00
ISO-kodoMF

Saint-Martin (Tero)
Saint-Martin (Tero)
Saint-Martin

Saint-Martin (Saint-Martin)
Saint-Martin (Saint-Martin)
DEC
Saint-Martin
Saint-Martin

Map
Saint-Martin

Vikimedia Komunejo:  Saint-Martin (France) [+]
Retpaĝaro: www.com-saint-martin.fr
vdr

Administra centro estas la loĝloko Marigot, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo".

Sint Maarten redakti

Sint Maarten estas la nederlanda nomo por la suda parto de la insulo kaj estas sendependa lando. Ekde la 10-a de oktobro 2010 Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas nuntempe). La oficiala lingvo estas la nederlanda. Sint Maarten havas la statuson de transmara lando kaj teritorio kaj ne estas parto de la Eŭropa Unio.

Politika statuso redakti

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Martin estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo, kaj kune kun la najbara insulo Saint-Barthélemy (france por "Sankta Bartolomeo") konsistigis arondismenton de Gvadelupo, la "arondismento Nordaj Insuloj" (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Barthélemy, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer aŭ mallonge COM).

Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento.

La valuto de Saint-Martin estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.

 
Detala mapo de la insulo Sankta Marteno


Vidu ankaŭ redakti

Sankta Marteno (insulo)