Sankta Kapelo

(Alidirektita el Sainte-Chapelle)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chapelle
Monda heredaĵo de UNESKO

La Sankta Kapelo (france Sainte-Chapelle, sent ŝaPEL) estas malgranda, gotika kapelo sur la insulo Cité meze de Parizo, Francio. Eble ĝi estas la altpunkto de la "radia" (rayonnante) aŭ "altgotika" arkitekturo, kaj la plej bela el ĉiuj kristanaj preĝejoj de la mondo. Konstruita en 1248.

Sankta Kapelo
Sainte Chapelle
kapelo • secularized church
Bazaj datoj
Konstrustilo Rayonnant vd
Arkitekto Pierre de Montreuil vd
Estiĝo 1246
Adreso
Urbo Parizo
Lando Francio vd
Situo Saint-Germain-l'Auxerrois
Situanta sur boulevard du Palais
Situo
Geografia situo 48° 51′ 19″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8553692.345028Koordinatoj: 48° 51′ 19″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo) [+]
Sankta Kapelo (Parizo)
Sankta Kapelo (Parizo)
DEC
Sankta Kapelo
Sankta Kapelo
Situo de Sankta Kapelo
Map
Sankta Kapelo
Parto de saintes chapelles vd
Retejo https://www.sainte-chapelle.fr/
vdr
La Sankta Kapelo

Arkitekturo redakti

La kapelo longas 36 m, vastas 17 m, kaj altas 42,5 m. La Sainte-Chapelle havas la tipajn vertikajn proporciojn de gotika arkitekturo, kiel perfektita en la 12-a jarcento. La edificio staras sur sobra bazo, kun pezaj abutmentoj, kontraste al la elananta malpezeco de la altaj partoj. La ardeza tegmento subtenas cedran spiron, altan je 33 m, kiu estas majstroverko farita en la 19-a jarcento, ekzakta kopio de la 15-a jarcenta spiro. Ekstere, estas frontportiko de du etaĝoj.

Interne, la kapelo konsistas el unuobla navo, kulminante en sep-panelata absido.

Malalta kapelo redakti

La malalta kapelo, dediĉita al Sankta Maria, oriĝine rezervita por la servistoj de la Reĝo, servas kiel soklo por la alta kapelo. Malalte plafonata, bordata per masivaj pilieroj, ĝi ekzistas nur por ĝia funkcia kaj arkitektura utileco, malpezante maksimume la konstruon, subportante la tutan pezon de la alta kapelo. La muroj estas ornamataj kun trefoliataj arkadoj, kaj dudek medalionoj figurantaj la Apostolojn.

 
Interno de la alta kapelo kun siaj vitraloj

Alta kapelo redakti

La muroj de la alta kapelo estas totale anstataŭigataj per grandaj vitraj aperturoj trapasigante la lumon, apartigataj nur per maldikaj faskoj de pilieroj. La vitraloj reprezentas religiajn scenojn, kaj konsistigas homogenan ensemblon, kies dominantaj ruĝoj kaj bluoj donas al tiu kapelo sian brilon.

Vitraloj redakti

 
Fenestrorozo de Sainte-Chapelle (15-a jarcento)

La Sainte-Chapelle devas ĝian famon al siaj 600 m² da vitraloj, el kiuj du trionoj estas oriĝinalaj.

La fenestroj de la navo, altaj je 15,35 m kaj vastaj je 4,70 m, dividiĝas en 4 lancetoj surstarata per sesfolia rozfenestro, kaj 2 kvarfolioj. (t.e. formo de trifolio, sed kun kvar folioj). La fenestroj de la absido, altaj je 13,45 m kaj vastaj je 2,10 m, havas nur 2 lancetojn kaj 3 trifoliojn.

La bildoj de la vitraloj reprezentas la sekvantajn bibliajn librojn aŭ scenojn:

La sudflanka rozfenestro, 9 m de diametro, reprezentas la Apokalipson.

Historio redakti

La Sainte-Chapelle estis ĉefe propra entrepreno de la piega reĝo Ludoviko la 9-a de Francio (malfrue Sankta Ludoviko), kiu konceptis ĝin kiel granda relikvujo por la relikvoj da la Pasiono, interalie la Krono de Dornoj de Kristo, kaj fragmento de la Vera Kruco.

Malsame kiel ĉe multaj "piaj" aristokratoj, kiuj ĝenerale ŝtelis relikvojn, la sankta Ludoviko havis aĉetita siajn preciozajn relikvojn de la Pasiono, el la (lasta) latina imperiestro de Konstantinopolo, Baldwin la 2-a en 1239, por la grandega monsumo da 135.000 pundoj. Kontraste, la konstruo de la tuta kapelo kostis 40.000 pundojn. La konstruo de la kapelo ankaŭ montris la politikan kaj kulturan ambicion de Ludoviko: kun la imperia trono ĉe Konstaninopolo okupita per nura grafo de Flandrio, kaj la Sankta Romia Imperio malaranĝita, Ludoviko volis estiĝi la centra monarko de okcidenta kristanujo.

La kapelo estis konstruata dum sep jaroj, 1242 ĝis 1248, kiam ĝi estis konsekrata: la alta kapelo per la legato de la Papo, Eudes de CHÂTEAUROUX, la malalta per Pierre BERRUYER, ĉefepiskopo de Bourges, Francio. La oriĝinala plano, de 1241, estas atribuata al Pierre de MONTREUIL.

Dum la Franca Revolucio, la kapelo estis konvertata en administraj oficejoj, kaj la fenestroj estis kaŝataj per grandegaj dosierŝrankoj. Ilia preskaŭ forgesita beleco, tiamaniere estis ŝirmata kontraŭ la vandalismo kiu detruis la ĥorejon, la jubeon, kaj la spiron, kaj disigis la relikvojn. Je la 19-a jarcento, Eugène Viollet-le-Duc restaŭrigis la Sainte-Chapelle.

La Sainte-Chapelle estas nacia historia monumento ekde 1862.

Diversaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti