Saintes-Maries-de-la-Mer

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sainte-Marie-la-Mer.

Saintes-Maries-de-la-MerLes Saintes-Maries-de-la-Mer (la Sanktaj-Mariaj-de-la-Maro), en la okcitana lingvo, Lei Santas (aŭ Lei Santei) Marias de la Mar estas franca urbo de la departemento Bouches-du-Rhône en la riverdelto de Rodano, aŭ Kamargo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 120 loĝantoj.

Les Saintes-Maries-de-la-Mer
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
Arondismento Arles
Kantono Ĉefurbo
INSEE kodo 13096 [+]
Poŝtkodo 13460
Kodo laŭ INSEE 13096
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 120  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 27′ N, 4° 26′ O (mapo)43.4516666666674.4280555555556Koordinatoj: 43° 27′ N, 4° 26′ O (mapo) [+]
Alto 0 ĝis 6 metrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 374,61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Les Saintes-Maries-de-la-Mer (Bouches-du-Rhône)
Les Saintes-Maries-de-la-Mer (Bouches-du-Rhône)
DEC
Les Saintes-Maries-de-la-Mer
Les Saintes-Maries-de-la-Mer
Situo de Les Saintes-Maries-de-la-Mer
Les Saintes-Maries-de-la-Mer (Francio)
Les Saintes-Maries-de-la-Mer (Francio)
DEC
Les Saintes-Maries-de-la-Mer
Les Saintes-Maries-de-la-Mer
Situo de Les Saintes-Maries-de-la-Mer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Les Saintes-Maries-de-la-Mer [+]
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

Saintes-Maries-de-la-Mer situas borde de Mediteraneo, apud la elfluejo de Eta Rodano, ĉirkaŭ 40 kilometrojn sude de Nîmes (52 km per ŝoseo), ĉirkaŭ 40 kilometrojn oriente de Montpeliero (60 km per ŝoseo) kaj ĉirkaŭ 75 kilometrojn okcidente de Marsejlo (129 km per ŝoseo).

Resursoj redakti

La komunuma teritorio (dua pli vasta en Francujo post Arles) konsistas ĉefe el marĉoj, aluviaj grundoj kaj malsekejoj.

La komunumo vivtenas sin ĉefe per agrikulturo kaj bredado (bovoj, ĉevaloj) kaj turismo. La kultiveblaj teroj kuŝas okcidente de la komunumo, preter Eta Rodano kaj la lageto Vaccarès (elp. [Vakares]).

Trafikvojoj redakti

 
"Le bac du Sauvage" (La pramo de la sovaĝulo) sur la Eta Rodano, 4 km disde Saintes-Maries-de-la-Mer.

La urbo, konstruita ĉirkaŭ kirko de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj longtempe ĉirkaŭigata de remparoj, konservas hodiaŭ mallarĝajn stratojn.

Saintes-Maries-de-la-Mer situas je 38 km de Arles, per ŝoseo RD570. Ne estas stacidomo, kaj linio de aŭtobusoj ligas la urbon kun Arles.

Piedira vojo kondukas al la lumturo de "La Gacholle" [La gaŝOl] malproksima je 13 km.

Historio redakti

Les Saintes-Maries-de-la-Mer estas loko de pilgrimado por la Ciganoj, kiuj venas ĉiun 25-an de majo por adori Saran.