Saipano estas insulo kaj la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo, de la pacifika ŝtato Nord-Marianoj. La tuta insulo apartenas al la ĉefurbo, kiu inkluzivas ankaŭ 31 vilaĝojn.

Saipano
insulourbo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara altecom [+]
Koordinatoj15° 11′ N, 145° 45′ O (mapo)15.183333333333145.75Koordinatoj: 15° 11′ N, 145° 45′ O (mapo)
Plej alta punktoMount Tapochau [+]
Areo44,55 km² (4 455 ha) [+]
Loĝantaro48 220 [+] (2010)
HorzonoUTC+10:00 [+]
Poŝtkodo96950 [+]

Saipano (Nord-Marianoj)
Saipano (Nord-Marianoj)
DEC
Saipano
Saipano
Map
Saipano

Vikimedia Komunejo:  Saipan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Insulo kaj urbo Saipano
Hospitalo de Saipano

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tiu insulo estas 19 km-ojn longa kaj 9 km-ojn larĝa. Gvamo situas je 190 km-oj.

Historio redakti

La loko estis longe loĝata. La unuaj eŭropanoj estis la hispanoj, kiujn sekvis germanoj inter 1899-1-a mondmilito. Poste Japanio regis Saipanon. En 1944 Usono okupis la urbon. Tiam estis teruraj bataloj. Tre tre multaj mortis.

La batalo de Saipano estis batalo ene de la kadro de la Pacifika Milito, ene de la Dua Mondmilito, okazinta inter la 15a de junio kaj la 9a de julio 1944. La usonanoj suferis 3426 mortojn, dum la japanoj 29 000 mortojn (9000 el kiuj pro memmortigo, inter kiuj multaj civiluloj konvinkitaj de la japana propagando, ke usonanoj masakraĉos ilin).

Pri la batalo baldaŭe filmo pretiĝis.

 
Panoramo de Saipano