Sakeo

Japana alkoholaĵo

Sakeo[1]rizvino[2] estas vino farita el rizo, produktata en landoj de orienta Azio, pli precipe en Japanio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas nur alkoholaĵon.

Sakeaj bareloj kiel ofero en templo

En okcidentaj landoj, oni uzas la vorton "sakeo" por paroli pri alkoholaĵo el rizo, fermentigita per gisto kaj aspergilo,[3] tamen en Japanio ĉi tia trinkaĵo estas pli konata kiel nihonshu (日本酒 , "japana alkoholo").[4][5] Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produktado pli similas tiun de biero, same produktata el greno. Alkoholaĵo distilita, kun pli da alkoholo, nomiĝas ŝoĉuo.

La ligno de ginko estas uzata por produktado de ujoj por sakeo.

Japana sakeo redakti

 
Sakeo povas esti servata en multaj tasoj; jen estas Sakazuki malprofunda (maldekstre), Ochoko plej malgranda (antaŭe), kaj Masu el ligno (dekstre).

En la japana, sakeo estas nomata Sake, O-sake (respekta-forme), aŭ Nihonshu (lv. "japana alkoholo"). Kiam oni mendas sakeon en trinkejo, la kutima kvanto estas 1- ("ichi-gō", ĉirkaŭ 0,2 l). Ĝi estas proksimume 17-elcente alkohola. Por ke la sakeo restu ĉiam sam-varmeca/malvarmeca, la glaso aŭ taso estas denove plenigita, tuj post iom estas fortrinkita. La partnero pliplenigas la glason tradicie.

Dum somero oni ofte trinkas ĝin malvarman, dum vintre oni trinkas ĝin varman, sed kompreneble tio varias laŭ la gusto de la drinkanto.

La jena tabelo montras la japanajn terminojn de sakeo laŭ sia varmeco.

Temperaturo La japana (romaĝi) Traduko
55 °C+ Tobikiri-kan Super-varma
50 °C Atsu-kan Tre varma
Kan (varma) 45 °C Jō-kan Varma
40 °C Nuru-kan Varmeta
35 °C Hitohada-kan Varmeta kiel homa temperaturo
30 °C Hinata-kan Varmeta kiel sun la suno
15 °C Suzu-hie Komforte malvarmeta
Hiya (malvarma) 10 °C Hana-hie Malvarma kiel kiam burĝonoj ekflorus en frua printempo
5 °C Yuki-hie Malvarma kiel neĝo
(Kvazaŭ-frostigita) 0 °C Mizore-zake Sakeo grajla

Sakeecaj trinkaĵoj redakti

  • Nigori (lv. "malglata sakeo") estas lakteca-blanka sakeo kun malforta alkoholo. Ĝi estis manfarita hejme. Ĝi estas simila al Chóujiǔ en Ĉinio, kaj makolio en Koreio.
  • Mirino estas dolĉa kaj porkuirarta sakeo.
  • Amazake (lv. "dolĉa sakeo") estas sen- aŭ malfortega-alkohola trinkaĵo el fermentinta rizo.
 
Shàoxīngjiǔ

Alilandaj sakeoj aŭ rizvinoj redakti

Referencoj redakti

  1. https://vortaro.net/#sakeo_kd
  2. https://vortaro.net/#rizvino_kd
  3. Kobayashi T, Abe K, Asai K, Gomi K, Uvvadi PR, Kato M, Kitamoto K, Takeuchi M, Machida M. (2007). "Genomics of Aspergillus oryzae". Biosci Biotechnol. Biochem. 71(3):646–670.
  4. https://es.wikipedia.org/wiki/Sake#cite_note-1
  5. Bamforth CW. (2005) "Sake". Food, Fermentation and Micro-organisms. Blackwell Science: Oxford, UK: 143–153.